Barelvismo estas malgranda movado aŭ branĉo de islamo. Ĝi naskiĝis en la 1880-aj jaroj en Bareilly, (vilaĝo de Utar-Pradeŝo), norde de Barato), el la verkoj de Maŭlana Ahmad Riza Ĥan, kiu havas fortan tendecon al la raciaj sciencoj kaj jurisprudenco. Barelvanoj sin nomas la veraj reprezentantoj de la unua islama komunumo, kunuloj kaj sekvantoj de Mahomedo.

La barelvanoj estas la plimulto de sunaanoj kiuj enmigris al Pakistano ekde la barataj provincoj Utar-Pradeŝo kaj Bihar post la kreado de la du ŝtatoj en 1947. Kutime ili loĝas en urboj kiel Karaĉio kaj parolas urdue. Ili estas politikaj kaj religiaj malamikoj de deobandanoj kiuj venas el la provincoj Panĝabio kaj Harjano, kiuj estas malpli influaj.

La barelva islamo kombinas mistikaĵojn el sunaa kaj ŝijaaj branĉoj kune kun aliaj sufiaj.