Barrios Unidos (Bogoto)

Barrios Unidos estas la localidad numero 12a de la Ĉefurba Distrikto Bogoto, Kolombio. Ĝi troviĝas en la nordo de la urbo. Estas localidad komplete urba kaj karacteriziĝas ĉar estas areo de malgranda industrio krom de grava centro de komerco kaj servoj. Ĝia urba disvolviĝo okazis en la 20-a jarcento, dum la demografia eksplodo de la 1950-aj jaroj.

Barrios Unidos
loĝloko • administra teritoria unuo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 4° 41′ N, 74° 5′ U (mapo)4.6786111111111-74.078611111111Koordinatoj: 4° 41′ N, 74° 5′ U (mapo) [+]
Alto 2 600 m [+]
Areo 11,9 km² (1 190 ha) [+]
Barrios Unidos (Kolombio)
Barrios Unidos (Kolombio)
DEC
Barrios Unidos
Barrios Unidos
Situo de Barrios Unidos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barrios Unidos [+]
vdr

Hegemonias la industria aktiveco de malgranda kaj mezgranda niveloj en diversaj areoj kiel la fabrikado de mebloj, litografioj kaj ŝuoj. La komerco estas aktivaĵo tre grava, kun multaj stokejoj specializitaj en la aĉeto kaj vendado de pecoj por aŭtoj, la atelieroj de grafikaj artoj kaj stokejoj de ŝuoj.

Limoj redakti

  • Norde: Calle 100, kun la localidad Suba.
  • Sude: Calle 63, kun la localidad Teusaquillo.
  • Oriente: Autopista Norte y Avenida Caracas kun la localidad Chapinero.
  • Okcidente: Avenida 68, kun la localidad Engativá.

Geografio redakti

Barrios Unidos estas situa inter la localidades Chapinero, Teusaquillo, Engativa. En tiu localidad estas gravaj lokoj de distro kaj sporto kiel Salitre Mágico, IDRD, Parque Simón Bolívar. Ankaŭ ekologia kaj eduka. Ties ĉefaj vojoj estas la jenaj: Av. Carrera 68, Av. Calle 68, Av. Calle 72, Av. Calle 80, Av. Ciudad de Quito konata ankaŭ kiel La Carrera 30, Av. Carrera 50, Jose Celestino Mutis.

Kvartaloj redakti

 
Kvartalo El Polo.
  • UPZ 21 Los Andes: Villa Calasanz, Entre Ríos, La Castellana, La Patria, Los Andes, Rionegro, Urbanización San Martín kaj Vizcaya
  • UPZ 22 Doce de Octubre: Doce de Octubre, Jorge Eliécer Gaitán, José Joaquín Vargas, La Libertad, Rincón del Salitre, El Labrador, Metrópolis, Modelo Norte, San Fernando, San Miguel kaj Simón Bolívar.
  • UPZ 98 Los Alcazares: 11 De Noviembre, Alcázares Norte, Baquero, Benjamín Herrera, Chapinero Noroccidental, Colombia, Concepción Norte, Juan XXIII Norte, La Aurora, La Esperanza, La Merced Norte, La Paz, Los Alcázares, Muequetá, Polo Club, Quinta Mutis, Rafael Uribe Uribe, San Felipe, Santa Sofía kaj Siete de Agosto
  • UPZ 103 Parque El Salitre: El Rosario

Krome oni konstituas areojn nekvartalajn en la Militista Lernejo kaj la Parkoj Popola kaj Distrikta de Salitre.

Bibliografio redakti

  • Diversaj aŭtoroj, eldonisto Fabio Puyo Vasco, Historia de Bogotá 3 tomos: Tomo I - Conquista y Colonia, Tomo II - Siglo XIX, Tomo III - Siglo XX, Bogotá, 2007. ISBN 978-958-8293-31-8.