Chapinero [ĉapiNEro], aŭ Ĉapinero, estas la localidad numero du de la Ĉefurba Distrikto Bogoto, Kolombio. Ĝi troviĝas situa nordoriente de la urbo. Ĝi estas subdividita en tri grandaj sektoroj: Ĉapinero mem (kvartalo), la Lago kaj Chicó [ĉiKO]. Kun la localidades Santa Fe, La Candelaria kaj Teusaquillo, Ĉapinero estas unu el la plej tradiciaj areoj de la urbo. Tiu localidad grandparte estas komponita de rezervejoj (Orientaj Montoj). Ĝiaj ĉefaj riveroj estas Arzobispo, en kiu elfluas San Francisco, kaj la riverero El Virrey, kiu formas parton de la riversistemo El Salitre, kiu elfluas en la rivero Bogoto. En la dua duono de la 20-a jarcento ties orientigo ŝanĝis el loĝeja al komerca, kaj same suferis grandajn demografiajn ŝanĝojn. En tiu localidad disvolviĝis granda parto de la bogota muzika kulturo, kaj eĉ de la tuta Kolombio, ĉar granda parto de trinkejoj, registraj studioj kaj aŭskultantejoj de la urbo estas en tiu zono.

Chapinero
loĝloko • administra teritoria unuo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 4° 39′ N, 74° 4′ U (mapo)4.6458333333333-74.063333333333Koordinatoj: 4° 39′ N, 74° 4′ U (mapo) [+]
Alto 2 600 m [+]
Areo 38,15 km² (3 815 ha) [+]
Chapinero (Kolombio)
Chapinero (Kolombio)
DEC
Chapinero
Chapinero
Situo de Chapinero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chapinero [+]
vdr

Etimologio redakti

 
Baziliko de Nia Sinjorino de Lourdes.

La localidad Chapinero ŝuldas sian nomon al Antón Hero Cepeda, hispana ŝuisto, kiu iom post la alveno de la trupoj de Gonzalo Jiménez de Quesada al la Bogota Savano, edziĝis al la filino de la indiĝena kaciko de Usaquén,[1] el kiu ili ricevis bienon de 150 hektaroj, ĉe pado kiu bordas la montaron, kun loĝejo kie nun estas situa la benzinstacio de 59 kun Sepa Carrera. Ĉar Antón estis fabrikisto de chapines, tio estas, de ŝuoj kun ligna plando kaj leda zono, tre taŭgaj por eviti la koton kiu ĉirkaŭis la domarojn, oni kromnomis lin ‘el Chapinero’ (la ĉapinisto aŭ lignoŝuisto).[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 «El 'potrerito' de Don Antón». El Tiempo (Colombia). 3a de oktobro 2007. [1] Konsultita la 1an de Februaro 2018.

Bibliografio redakti

  • Diversaj aŭtoroj, eldonisto Fabio Puyo Vasco, Historia de Bogotá 3 tomos: Tomo I - Conquista y Colonia, Tomo II - Siglo XIX, Tomo III - Siglo XX, Bogotá, 2007. ISBN 978-958-8293-31-8.