La batalo de Carrhae (53 a.K.) estis batalo kiu okazis 30 km sude de Carrhae, la hodiaŭa Harran, en la al Turkio apartenanta Mezopotamion. En tiu batalo la Partoj venkis kontraŭ la Romia Imperio, gvidata de la triumviro Kraso. La militon komencis Kraso, kiu volis balancigi per militaj sukcesoj la populariĝon de la aliaj du triumviroj, Pompeius kaj Julius Caesar.

Proksimuma ekspansio de la regno de la Partoj.
Roma monero de Aŭgusto (19 a.K.) montranta partan soldaton redoninta la normojn (Aquila) kaptitajn ĉe Carrhae. Aŭgusto salutis la revenon de la normoj kiel politika venko super Parthio.
Parta soldatrajdanto

La armeo de Kraso konsistis el sep legioj (ĉirkaŭ 44.000 soldatoj, sed nur malmultaj uzis ĉevalon). La armeo atakis Mezopotamion, kiun defendis Suren-familiano. Kraso forlasis la defendan riveron kaj sur malferma areo interbatalis kontraŭ la partoj.

La armeo de la Partoj konsistis el 1000 kirasitaj soldatoj kaj proksimume 10.000 ĉevalaj arkpafistoj. La Partoj komencis la atakon, kio surprizigis la romianojn, kiuj estis nek alkutimiĝintaj al la klimato, nek al la dezerta batalado.

Filo de Kraso nomata Publius ekis kavalieran sturmon, tamen sensukcese. La ĉefaj fortoj de la Romianoj fariĝis viktimoj de la sagopluvo de la Partoj (ili ne povis samtempe kovri la kapon kaj la korpon per la ŝildo).

Kraso provis packontrakti - sub premo de la soldatoj - sed li finfine estis mortigita. Nur 10.000 romiaj soldatoj sukcesis fuĝi, la aliaj mortis aŭ kaptiĝis.

La Partoj batis forte la reputacion de Romio en la Oriento, dum morto de Kraso grave influis politikan vivon de Romo.