Batalo de Hohenlinden

La Batalo de Hohenlinden estis luktita la 3an de Decembro 1800, dum la Francaj Revoluciaj Militoj. Franca armeo estre de Jean Victor Marie Moreau venkis en definitiva venko super la Aŭstrianoj kaj Bavarianoj estritaj de la Arkiduko Johano de Aŭstrio. Post esti devigita al katastrofa retiriĝo, la aliancanoj estis devigitaj peti batalpaŭzon kiu efektive finigis la Militon de la Dua Koalicio. Hohenlinden estas 33 km oriente de Munkeno en la nuntempa Germanio.

Mapo de la batalo, el la atlaso de Schirmer nome Kriegsgeschichtlicher Atlas.

La forta armeo de la Generalo de Divizio Moreau de 56,000 frontis ĉirkaŭ 64,000 Aŭstrianojn kaj Bavarianojn. La Aŭstrianoj, kredante ke ili estas persekutante venkitan malamikon, moviĝis tra tre arbara tereno en kvar diskonektitaj kolonoj. Anstataŭe, Moreau embuskis la Aŭstrianojn kiam ili aperis el la arbaro Ebersberg dum lanĉo de la divizio de la GD Antoine Richepanse en surpriza ĉirkaŭo de la Aŭstria maldekstra flanko. Montrante individuan iniciaton, la generaloj de Moreau sukcesis ĉirkaŭi kaj frapi la pli grandan Aŭstrian kolonon.

La fina venko, kun la venko de la Unua Konsulo Napoleono Bonaparte ĉe la Batalo de Marengo la 14an de Junio 1800, finigis la Militon de la Dua Koalicio. En Februaro 1801, la Aŭstrianoj subskribis la Traktaton de Lunéville, akceptante la francan kontrolon ĝis la rivero Rejno kaj la francajn puporespublikojn en Italio kaj en Nederlando. La posta Traktato de Amiens inter Francio kaj Britio komencis la plej longan rompon en la militoj de la Napoleona periodo.

La francoj suferis 2,500 homoperdojn dum la aŭstrianoj 4,600 perdojn.

Koordinatoj: 48° 09″ N 12° 0″ O / 48.00250 °N, 12.00000 °O / 48.00250; 12.00000 (mapo)

Bibliografio redakti

  • Arnold, James R. Marengo & Hohenlinden. Barnsley, South Yorkshire, UK: Pen & Sword, 2005. (ISBN 1-84415-279-0)
  • Chandler, David. Dictionary of the Napoleonic Wars. New York: Macmillan, 1979. (ISBN 0-02-523670-9)
  • Eggenberger, David. An Encyclopedia of Battles. New York: Dover Publications, 1985. (ISBN 0-486-24913-1)
  • Furse, George Armand. 1800 Marengo and Hohenlinden (2009)

Eksteraj ligiloj redakti