Batalo de Seelower Höhen

La Batalo de Seelower Höhen (en germana: Schlacht um die Seelower Höhen, en rusa: Зееловско-Берлинская операция) estis parto de la Seelow-Berlina Ofensiva Operaco (16a de aprilo-2a de majo 1945). Ĝi estis unu el la lastaj atakoj kontraŭ tranĉeaj defendolokoj en la Dua Mondmilito. Ĝi okazis laŭlonge de tri tagoj, el 16a al 19a de aprilo 1945. Ĉirkaŭ unu miliono da sovetaj soldatoj da la 1a Belorusa Fronto (inklude 78 556 soldatojn de la Pola 1a Armeo), komanditaj de marŝalo Georgij Ĵukov, atakis la pozicion konata kiel "Pordegoj de Berlino". Ili estis opozicitaj de ĉirkaŭ 110 000 soldatoj de la germana 9a Armeo,[1] komanditaj de la generalo Theodor Busse, kiel parto de la Armegrupo Vistula.

Soveta artilerio bombardanta germanajn poziciojn dum la batalo.

Tiu batalo estis ofte enmetita en la Batalo de Odro-Niso. La altaĵoj Seelow estis kie okazis parto de la plej akra batalado en la ĝenerala batalado, sed ĝi estis nur unu el kelkaj trapasejoj laŭlonge de la riveroj Odro kaj Niso kie atakis sovetoj. La Batalo de Odro-Niso mem estis nur la malferma fazo de la Batalo de Berlino. Estis 12 000 mortoj en la flanko de germanoj kaj el la flanko de sovetoj el 10 000 al 20 000.

La rezulto estis la ĉirkaŭo de la Germana 9a Armeo kaj la Batalo de Halbe.

Notoj redakti

  1. Le Tissier 1996, p. 273.

Bibliografio redakti

  • Beevor, Antony (2002). Berlin: The Downfall 1945. London: Viking-Penguin Books. ISBN 978-0-670-03041-5.
  • Gonĉarov, Vladislav (2007). Битва за Берлин. Завершающее сражение Великой Отечественной войны [Batalo por Berlino: La fina batalo de la Granda Patriota Milito]. Moscow: AST. ISBN 978-5-17-039116-5.
  • Goodenough, Simon (1982). War Maps. Macdonald. ISBN 0-312-85584-2.
  • Hastings, Max (2005). Armageddon: The Battle for Germany, 1944–1945. Vintage. ISBN 978-0-375-71422-1.
  • Isaev, Aleksey (2006). Георгий Жуков: Последний довод короля [Zhukov: The Last Argument of the King] (in Russian). Moscow: Yauza. ISBN 5-699-16564-9.
  • Isaev, Aleksey (2007). Берлин 45-го: Сражения в логове зверя [Berlin of 45: Battles in the Beast's Den] (in Russian). Moscow: Yauza, Eksmo. ISBN 978-5-699-20927-9.
  • Le Tissier, Tony (1996). Zhukov at the Oder. New York: Praeger. ISBN 978-0-275-95230-3.
  • Ziemke, Earl F. (1968). The Battle for Berlin: End of the Third Reich. New York: Ballantine Books. ISBN 0-356-02960-3.