Dum la Batalo de Sempach la Svisa Ĵurkomunumo venkis la 9-an de julio 1386 apud la urbeto Sempach kontraŭ la imperiaj trupoj de la Habsburgoj.

Batalo de Sempach
Konflikto: Vastigo de Svisa Ĵurkomunumo
La Batalo de Sempach sur murpentraĵo en la batalkapelo de Sempach
batalo
Daŭro: 9-a de julio 1386
Loko: Sempach, Svislando
Rezulto: Svisa venko
Komandantoj
Petermann von Gundoldingen Leopoldo la 3-a†
Johann von Ochsenstein†
Johann von Waldburg†
Forto
1600 soldatoj 4000 soldatoj
Perdoj
200 mortintoj 1800 mortintoj
vdr

Legendo de Winkelried redakti

Laŭ la legendo la heroo Winkelried ĵetis sin en la falankson de la habsburgaj lancoj kaj tiel per la ofero de sia vivo kreis truon en la habsburgaj linioj, kio ebligis al la ĵurkomunumanoj la gloran venkon. Historie certigitaj estas nur la faktoj, ke la 9-a de julio 1386 estis varmega somertago kaj ke la venko estis grava evento por la posta sendependeco de la Svisa Ĵurkomunumo.

Antaŭhistorio redakti

En la 13-a jarcento la Habsburgoj fondis sur la vojo de la habsburga kernlando, la hodiaŭa svisa Kantono Argovio, kaj la montpasejo tra Gotardo diversajn urbojn por protekti la gravan novan vojon trans la Alpoj. Unu el tiuj urbetoj estis Sempach. Pro la kreskanta influo de la Svisa Ĵurkomunumo Sempach la 6-an de januaro 1386 aliĝis al la ĵurkomunuma urbo Lucerno kaj tiel evitis atakon flanke de la Ĵurkomunumo. La Habsburgoj ne povis toleri tiun-ĉi agon, kio kondukis al la Milito de Sempach, kiu finiĝis per grava malvenko dum la batalo la 9-an de julio 1386. Pri la ekzakta okazo de la batalo ne ekzistas skribaj dokumentoj sed nur multnombraj gloraj legendoj. Laŭdire la habsburga duko Leopoldo la 3-a mortis dum la batalo.

Sekvoj de la batalo redakti

Unu el la sekvoj de la batalo estis la Letero de Sempach, kiu fakte estis milita regularo de la Svisa Ĵurkomunumo, kiu formis la bazan kontrakton inter la 8 malnovaj lokoj de la Ĵurkomunumo. Ĝis la Habsburgoj oficiale rekonis la Svisan Ĵurkomunumon tamen daŭris ankoraŭ ĝis la jaro 1415.

Eksteraj ligiloj redakti