La Batalo de Uhudo (arabe: غزوة أحد, Ġazwat ʾUḥud), okazis la 23-an de marto 625 (3-an de Ŝaŭŭal de la jaro 3 post la Heĝiro laŭ la Islama kalendaro) en la Monto Uhudo, en nuna nordokcidenta Arabio. En ĝi batalis la islama komunumo de Medino, gvidata de Mahomedo, kaj la fortoj gvidataj de Abu Sufjan de Mekko. La batalo de Uhudo estis la dua milito inter la loĝantoj de Mekko kaj la muzulmanoj, antaŭata de la batalo de Badro en 624, kiam malgranda islama forto venkis superas forton de Mekko. Marŝante ekde Mekko ĝis Medino la 11-an de marto 625, la loĝantoj de Mekko deziris venĝi la perdojn ĉe Badro kaj kontraŭataki Mahomedon kaj ties sekvantojn. Islamanoj prepariĝis por la milito kaj la du armeoj batalis en la flankoj kaj plataĵo de Uhudo. Ne estas klare kiu venkis.