Batalo de Yamazaki

La batalo de Yamazaki (japane: 山崎の戦い, Yamazaki no tatakai) okazis en 1582 en Yamazaki, Japanio, en la nuntempa prefektujo de Kioto. Oni foje nomas tiun batalon ankaŭ la batalon de Tennozan.

Batalo de Yamazaki
Konflikto: Milito dum la Sengoku-epoko
batalo
Daŭro: 1582
Loko: Yamazaki, Japanio
Rezulto: venko de Toyotomi Hideyoshi
Flankoj
Trupoj de Akechi Mitsuhide Trupoj de Toyotomi Hideyoshi
Komandantoj
Akechi Mitsuhide Oda Nobutaka
Forto
16.000 viroj 36.500 viroj
vdr

Akechi Mitsuhide, vasalo de Oda Nobunaga, atakis Nobunaga-n, kiam li estis en Honnoji, kaj devigis lin fari seppuku. Akechi Mitsuhide transprenis la aŭtoritaton de Nobunaga kaj 13 tagojn poste Toyotomi Hideyoshi renkontis Mitsuhide-n en Yamazaki kaj defiis lin por venĝi sian vasalon (Nobunaga) kaj repreni ties aŭtoritaton kaj bienon.