Harakiro

japana rita sinmortigo
(Alidirektita el Seppuku)
Disambig.svg Por la franca gazeto, vidu la artikolon Hara-Kiri (gazeto).

Harakiro[1] (japane  (はら) (), hara-kiri; japane  (せっ) (ぷく), seppuku) estis metodo de sinmortigo konsiderita digna por la samurajoj de feŭda Japanio.

La generalo Akaŝi Gidaju (japane  (あか) () () () (), Akashi Gidayu) skribinta mortpoemon kaj harakironta pro batala malvenko en 1582
Rekreo de harakiro. La samuraja harakiranto sidas en blanka kimono dekstre; la helpanto staras antaŭ li, kaj senkapigos la harakiranto.

PriskriboRedakti

La harakiro estas komplika, rita metodo de sinmortigo, farata de la harakiranto mem kun helpanto (japane  (かい) (しゃく) (にん), kaishakunin), kaj konsistas el la jenaj paŝoj.

  1. Antaŭ la harakiro mem, la harakironto verkas la mortpoemon (japane  () (せい), jisei), pri la budhisma temo de provizoreco de surtera vivo.
  2. La harakironto banas sin, portas pure blankan kimonon (japane  () (しょう) (ぞく), shini-shōzoku), kaj manĝas siajn favoratajn manĝaĵojn.
  3. Por la harakiro mem, la harakiranto sidas sur la tatamo, kaj la helpanto staras antaŭ li. La harakiranto trinkas sakeon.
  4. La harakiranto malfermas sian kimonon, montrante la ventron; pikas la mallongan samurajan glavon en la maldekstran flankon de la ventro; kaj tiras la glavon al la dekstra flanko.
  5. Poste, oni turnis la glavon supren kaj tiris plu. La plej elstaraj samurajoj faris eĉ komence krucan tranĉon sub la brustokorbo suben kaj poste tratranĉis eĉ sian propran gorĝon.
  6. Fine, tuj, por mallongigi la doloron, la helpanto preskaŭ fortranĉas la kapon. Ideale, la tranĉo lasas iom da haŭto, tiel ke la kapo ne forruliĝos.

La helpanto estis ordinare amiko. Kelkfoje, se la harakiro okazis pro batala malvenko, la malamiko proponis esti helpanto. Oni ofte hezitis esti harakiran helpanton, ĉar eĉ se oni sukcesus, tio ne honorigus la helpanton, kaj se la helpanto mistranĉus, tio estus granda honto por la helpanto.

Ina harakiroRedakti

 
La edzino de Onodera Hidekazu (japane 小野寺 秀和 (おのでら ひでかず), unu el la 47 Senmastraj Samurajoj), mortiganta sin. La genuoj estas kunligitaj.

La formala procedo de harakiro estis por samurajoj, kiuj estis viroj. Tamen, la virinoj de nobelaj samurajaj familioj kelkfoje mortigis sin, ofte se la edzoj harakiris. Por tio, la sinmortigontino, sidinte, kunligas siajn genuojn, por ke la kadavro digne pozos, kaj fortranĉis siajn kolaj arterioj per tranĉilo aŭ ponardo.

FunkcioRedakti

La harakiro povis esti memvola aŭ deviga. La memvola harakiro montris proteston aŭ fidelecon; la deviga harakiro estis speco de honora mortpuno.

Harakiro pro honoroRedakti

Ĉar la harakiro estis tre dolora kaj longa morto, tiel ĝi validis kiel pruvo por la kuraĝo, memkontrolo kaj samuraja decidiĝo kaj ligiteco.

La memvola harakiro disvastiĝis en la 12-a jarcento, kiam la batalantoj tiel provis eviti honton de la kaptiteco. Kelkfoje servutulo harakiris, ĉar li volis sekvi la bienulon en la morton, tiel pruvante la fidelecon.

Harakiro kiel protestoRedakti

Harakiro ankaŭ funkciis kiel forta protesto. En feŭda Japanio, oni harakiris pro protesto kontraŭ iu agado de sia senjoro, la registaro, aŭ alia superulo; tia harakiro nomiĝas kanŝi (japane  (かん) (), kanshi). Por protesta harakiro, oni harakiras (sufiĉe profunde por certigi okazontan morton, sed ne tiom profunde por tuja morto), kaŝas tion, iras al sia senjoro, paroladas proteste, kaj drame rivelas sian harakirintecon.

Harakiro kiel mortpunoRedakti

Harakiro estis ofte deviga, kaj estis formo de mortpuno. En feŭda Japanio, deviga harakiro estis la plej honora formo de mortpuno, havebla nur por samurajoj; la aliaj metodoj de mortpuno, kiel senkapigo kun elmontrado de la kapo (japane  (ざん) (しゅ), zanshu), estis humiligaj kaj hontaj. Tio estis kutima praktiko ekde la 15-a jarcento ĝis 1873, kiam oni malpermesis la mortpunan harakiron post la Mejĝi-reformo.

Nomo kaj etimologioRedakti

La du japanlingvaj terminoj hara-kiri (はら) () kaj seppuku (せっ) (ぷく) estas sinonimaj: ambaŭ terminoj skribiĝas per la samaj du ĉin-japanaj skribsignoj, sed en la malaj ordoj. La termino seppuku estas pli formala. La termino hara-kiri legas la skribsignojn per la indiĝenaj japanaj morfemoj hara (はら) “ventro” kaj kiri () “tranĉado”. La termino seppuku legas la samajn skribsignoj per la ĉindevenaj prononcoj fuku (ぷく) kaj setsu (せつ), kaj metas ilin en la mala, ĉinlingva ordo (en la japana, la objekto, nome “ventro”, estas antaŭ la verbo “tranĉi”; en la ĉina, la objekto estas post la verbo, same kiel ordinara Esperanto.) La termino seppuku estas pli formala pro la ĉindevenaj prononco kaj vortordo.

Internacie, la formo hara-kiri estas pli bone konata. En Esperanto, en la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kaj aliaj vortaroj troviĝas la verbo harakir/i.[1]

HistorioRedakti

 
Jukio Miŝima, verkisto, kiu harakiris en 1970

La unua harakiro okazis en la malfrua 12-a jarcento. La unuaj harakirintoj, laŭ historiaj kronikoj, estis Minamoto no Tametomo (japane 源為朝 (みなもとのためとも); 1139–1170) kaj Minamoto no Jorimasa (japane 源 頼政 (みなもとのよりまさ), Minamoto no Yorimasa; 1106–1180). Dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj, la harakiro okazis sen helpanto; tial, la morto estis pli longa kaj dolora.

Dum la ĥaosa epoko Sengoku (15-a kaj 16-a jarcentoj), plena je militoj kaj puĉoj, harakiro okazis multe pro milita aŭ puĉa malvenko.

La rito de harakiro plene normiĝis en la 17-a jarcento, dum la relative paca kaj prospera epoko de Edo; kelkfoje, oni harakiris antaŭ spektantoj, anstataŭ la ĥaoso de milito.

Post la Mejĝi-reformo, en 1873, harakiro kiel mortpuno iĝis kontraŭleĝa. Tamen, volonta harakiro daŭris. Post la malvenko de la Japana Imperio je la Dua Mondmilito, multaj oficiroj kaj soldatoj harakiris.

En la moderna epoko, en 1970 la ekstremdekstra verkisto Jukio Miŝima, post nesukcesa puĉo kontraŭ la nacia registaro, publike harakiris proteste kontraŭ la tiama registara politiko. Lia helpanto, dudekkvinjarulo nomita Morita Masakacu (japane  (もり) () (まさ) (かつ), Morita Masakatsu), provis senkapigi Mishima trifoje, sed ne sukcesis; la skermisto Koga Hirojasu (japane  () () (ひろ) (やす), Koga Hiroyasu) fine sukcesis senkapigi lin. Poste, Morita ankaŭ harakiris, kaj Koga senkapigis lin ankaŭ.

ReferencojRedakti

BibliografioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti