Batres estas municipo situanta sude de la Madrida Regiono (Hispanio), en la kilometro 35 de la aŭtoŝoseo M-404 (Navalkarnero-Ĉinĉono), je 44 kilometroj de la ĉefurbo. Ĝi limas norde kun Moraleja de Enmedio kaj okcidente kun Navalkarnero kaj El Álamo. Oriente aperas Serranillos del Valle, kun kiu ĝi limas sude, kune kun Carranque kaj Casarrubios del Monte, ambaŭ en la provinco Toledo.

Urbodomo de Batres

La loĝloko estis deklarita turism-interesa fare de la Madrida Regiono, ĉar ĝi kunigas gravan naturan kaj artan heredaĵon. Ĝia plej elstara konstruaĵo estas la fortikigita kastelo de Batres, konstruita inter la jarcentoj 15-a kaj 16-a.

Batres havas longan historion kiu komenciĝas en la antaŭromia epoko, kiam ĝi elstaris kiel grava karpetana setlejo.

Batres havas 1.432 loĝantojn (laŭ datumoj de 2008) sur etendiĝo de 21,58 km².