Baukau estas norda urboparto de Herne, Germanio. Historie Baukau estis memstara komunumo, kiu eniĝis la 1-an de aprilo 1908 en la civiton Herne.[1]

Kastelo Strünkede
Kastela kapelo Strünkede

Geografio redakti

Baukau troviĝas en la malalta tereno trafluata de la rivero Emscher. En la ĉirkaŭaĵo de la Emscher la tereno estas 45 metrojn super la marnivelo. En la direkton al la centro de Herne, suden, la tereno iom post iom plialtiĝas.

Akvaĵoj redakti

En Baukau la rivero Emscher konsistigas la nordan limon de Herne kun Recklinghausen. Paralele al la rivero pasas sur la teritorio de Herne la Rejn-Herne-Kanalo. Nordokcidente de la Kastelparko Strünkede la Ostbach [Orienta Rivereto] enbuŝiĝas en la Emscher. Ĉe la grandfoirejo la ĝis tie subtere kondukata rivereto Schmiedesbach fluas subĉiele. Ĝi ankaŭ alfluas la riveron Emscher kaj estis antaŭ 1975 en la kampo de la Rejn-Herne-Kanalo la okcidenta urbolimo de Herne. Per tio la rektigita kaj entubigita rivereto tiam estis la „natura“ limo inter la nunaj urbopartoj Baukau kaj Crange.

Nomo de la urboparto redakti

Ekzistas du teorioj pri la ekesto de la nomo „Baukau“. La unua deduktas ĝin de Boickauwe, kiu signifis en la malnovsaksa kamparanaro.[2] De la urba arĥivo de Herne devenas la pli verŝajna supozo, ke la nomo estas kunmetaĵo el du platgermanaj vortoj „Bauk“ signifas fago, kaj „-au“ riverborda marĉejo resp. herbejo.[3]

Historio redakti

Bieno Boko(u)we estas unuafoje menciita 1378 en dokumento. La kamparanejo Baukau apartenis ekde la mezepoko al la Paroĥo Herne kaj troviĝis en la reglando de la kavaliroj de Strünkede. Ekde 1844 Baukau estis komunumo en la distrikto Herne. Kiam Herne en 1897 ricevis la urboprivilegion, oni formis la distrikton Baukau el la restaj komunumoj de la antaŭa distrikto Herne. Ĝi ampleksis la komunumojn Baukau, Horsthausen, Pöppinghausen, Bladenhorst kaj Hiltrop. En 1908 Baukau fariĝis urboparto de Herne, la distrikto Baukau estis malfondita.

Vidindaĵoj redakti

Referencoj redakti

  1. Stephanie Reekers: Die Gebietsentwicklung der Kreise und Gemeinden Westfalens 1817 – 1967. Aschendorff, Monastero 1977, ISBN 3-402-05875-8.
  2. Wolfgang Viehweger: Baukau in der Emscherniederung. Onlineportal Herner Netz, http://www.herner-netz.de/Baukau-Emscherniederung-020905/baukau-emscherniederung-020905.html
  3. Manfred Hildebrandt (redaktisto): Herne - von Ackerstraße bis Zur-Nieden-Straße : Stadtgeschichte im Spiegel der Straßennamen. Publikaĵoj de la Urba Arĥivo de Herne. Vol. 1, eldonis.: Urbo Herne 1997; noto: Baukauer Straße
51.557.2