Herne (Germanio)

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio

Herne [ˈhe:ənə] estas eksterdistrikta urbo en la norda parto de la industria Ruhr-regiono. Ĝi situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Arnsbergo. Fine de decembro 2022 la urbo havis 157 368 loĝantojn.

Herne
Blazono
Herne (Germanio) (Germanio)
Herne (Germanio) (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Arnsberg
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 02323 kaj 02325
Poŝtkodo 44601–44653
Aŭtomobila kodo HER
Oficiala Municipokodo 05916000
NUTS DEA55
Politiko
Komunumestro Horst Schiereck
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Friedrich-Ebert-Platz 2
44623 Herne
Demografio
Loĝantaro 157368 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 33′ N, 7° 13′ O (mapo)51.542587.21897Koordinatoj: 51° 33′ N, 7° 13′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 65 m
Areo 51,42 km²
Oficiala retejo https://www.herne.de/
vdr

Dum la 19-a kaj la unua duono de la 20-a jarcento Herne estis grava karbomineja urbo. Pluraj el la karbominejaj turoj ankoraŭ hodiaŭ memorigas pri tiu ekonomia bazo de la urbo. Multnombraj asocioj de ministoj vivtenas la tradicion de la minlaboristoj, kiuj ĉiam rigardis sian "subteran" laboron tre malsama ol ĉiuj aliaj profesioj.

la urbodomo dumnokte

Administrado redakti

  • Baukau
  • Wanne-Eickel estis eksterdistrikta urbo en la norda parto de la industria Ruhr-regiono, en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Kadre de administra reformo la urbo la 1-an de januaro 1975 unuiĝis kun la najbara eksterdistrikta urbo Herne, kaj ekde tiam konsideratas parto de la nova urbo Herne.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Kunlaboraj urboj kaj distriktoj estas:

Esperanto en la regiono redakti

Ĉar en Herne ne ekzistas Esperanto-klubo, ĝiaj esperantoparolantaj civitanoj povas veturi al Essen, kie ekzistas ekde la 9-a de januaro 2004 la Esperanto-Grupo Essen (EGE) kun nun pli ol 20 membroj. Ĝi invitas al renkontiĝoj ĉiun duan ĵaŭdon monate en la klerigejo Grend, Westfalenstr. 311 en 45276 Essen-Steele, kaj ĉiun kvaran ĵaŭdon monate esperantoparolantoj kunvenas en la Kulturzentrum Bahnhof Langendreer, Wallbaumweg 108 en 44894 Bochum.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti