Bea Egerváry [egervAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Egerváry Bea estis hungara dancisto, aktoro. Ŝia origina familia nomo estis Gärtner [gertner].

Bea Egerváry
Persona informo
Naskonomo Gärtner Bea
Naskiĝo la  14-an de septembro 1916(nun 1916-09-14)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto ?
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Bea Gärtner [1] naskiĝis la 14-an de septembro 1916 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Bea Egerváry akiris dancistan diplomon en privata baletolernejo de Emília Nirschy en 1926. Post siaj studoj ŝi dancadis en Vieno, Berlino, Munkeno, Parizo kaj Romo. En la teatra jaro 1931 ŝi estis videbla en Gaja Teatro, poste denove en Parizo. Inter 1934 kaj 1938 ŝi apartenis al operetoteatro de Madrido, poste al Genova kaj Romo sub nomo Bea Váry. En 1940 ŝi hejmenvenis kaj ŝi havis rolojn denove en la Gaja Teatro. Ekde 1946 ŝi dancadis en pluraj kabaredoj en sia naskiĝurbo, poste ŝi translokiĝis al Berlino. Ŝia baldaŭa sorto estas nekonata.

Ŝiaj filmaj roloj redakti

  • Gyurkovics fiúk (1940-41) – dancistino
  • Néma kolostor (1941) – amikino

Fontoj redakti