Beechey Island estas insulo situanta en la Kanada arkta insularo de Nunavuto, Kanado, en Wellington-kanalo. Ĝi estas apartigita de la sudokcidenta angulo de Devon-insulo disde Barrow-marvojo.

La insulon malkovris en 1819 kapitano William Edward Parry kaj estis nomumita laŭ Frederick William Beechey (1796-1856), kiu tiam agadis kiel leŭtenanto de Parry.

Ĝi estas la loko de pluraj tre signifaj okazaĵoj en la historio de Arkto-esplorado. En 1845, la brita esploristo Siro John Franklin, komandante la novan serĉon por la Nordokcidenta pasejo surŝipe de HMS Erebus kaj Terro, elektis la protektitan havenon de Beechey Island por lia unua travintrumado. La ejo ne estis malkovrita ĝis 1851 kiam britaj kaj usonaj serĉoŝipoj ankris proksime. Ili trovis grandan ŝtonpiramideton, kune kun la tomboj de tri el la veturteamo de Franklin - serĝento John Torrington, Royal Marine Private William Braine kaj ĉefkaporalo John Hartnell - sed neniu skribaĵo aŭ indiko, kien volis ŝipi Franklin en la venonta sezono. Ekzistas monumentoj al Franklin kaj aliaj polusaj esploristoj kaj maristoj sur la insulo, inkluzive de Joseph René Bellot.

20a jarcento redakti

En 1903, donante respekton al Franklin, norvega esploristo Roald Amundsen haltis ĉe la insulo ĉe la komenco de lia sukcesa vojaĝo en serĉo por la Nordokcidenta pasejo.

En la 1980-aj jaroj, Kanada krimmedicina antropologo Dr. Owen Beattie ekzamenis la tri korpojn, trovante ilin (ekstere) rimarkinde bone konservitaj. Nekropsioj determinis pulman malsanon kaj plumbotoksiĝon, kio estis inter la verŝajnaj mortokaŭzoj; la plumbo ŝajnis veni de la miloj de lutitaj ladskatoloj de la provizo.

Beechey-insulo estis deklarita "teritorio kun historia signifo" de la registaro de la Nordokcidentaj Teritorioj en 1979. Ekde 1999, ĝi estis parto de la nove kreita Kanada teritorio de Nunavuto.

En fikcio redakti

En fikcio, la esploristoj en la romano de Jules Verne Voyages et aventures de capitaine Hatteras vizitas la Beechey -insulon. Krome, romano de Clive Cussler ' el 2008, la Arctic Drift, havis rolulojn kiuj vizitus tiun insulon en la serĉado de la ŝipoj de Franklin.