Beleña estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparoj Cuatro Caminos kaj Pantano de Santa Teresa.

Beleña
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37789
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 277  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 45′ N, 5° 38′ U (mapo)40.751111111111-5.6275Koordinatoj: 40° 45′ N, 5° 38′ U (mapo) [+]
Alto 883 m [+]
Areo 26,63 km² (2 663 ha) [+]
Beleña (Provinco Salamanko)
Beleña (Provinco Salamanko)
DEC
Beleña
Beleña
Situo de Beleña
Beleña (Hispanio)
Beleña (Hispanio)
DEC
Beleña
Beleña
Situo de Beleña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Beleña [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Beleña, La Matilla, Mataseca, Sanchotuerto kaj Sayaguente, okupas totalan areon de 26,63 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 229 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj nordoriente kun Buenavista, oriente kun Sieteiglesias de Tormes kaj Fresno Alhándiga, sude kun Pedrosillo de los Aires, kaj okcidente kun Monterrubio de la Sierra. Ĝi distas 27 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (porkoj, bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti