Benny TÖRNROOS estas svedlingva finnlanda aktoro kaj kantisto naskiĝinta la 16-an de junio 1950. Li kantas kaj finne kaj svede. Li estas aktiva artisto ekde 1984.

Benny Törnroos
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1950 (1950-06-16) (73-jaraĝa)
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo aktorokantisto
vdr

Li estas precipe konata pro siaj kantoj pri Mumintroloj. Li kantas tiujn kantojn kaj finne kaj svede en televida serio pri mumintroloj. En komenco de episodo estas kanto Käy Muumilaaksoon ("iru al Muminvalo") kaj fine la kanto Hei Muumit ("saluton, Muminoj"). Ili estas vere popularaj. Ambaŭ kantojn komponis Pierre Kartner. Ili estis tradukitaj al 56 lingvoj kaj diskigitaj en 12 landoj. En alilingvaj diskitoj estas kiel antaŭbildo voĉo de Törnroos.

En 1993 Törnroos ricevis premion pro sia muminokantdisko, kiu aperis en 1992. Li apartenas al muzika grupo Benny Törnroos & Muumit. Li laboras en Yleisradio ekde 1977. Li faris muzikon ankaŭ por plenkreskuloj. Törnroos publikigis 11 diskojn. En la 1970-aj jaroj li apartenis al muzika grupo Country Express. Tiu grupo publikigis 5 diskojn. Ĝi prezentiĝis denove en 2008. Ekde la 1980-aj jaroj li agas ankaŭ en la grupoj Society Fox Orchestra kaj Brushane Big Band. Li multfoje kunlaboris kun Lasse Mårtenson.