La berlina ŝlosilo (en la germana Durchsteckschlüssel, Berliner Schlüssel aŭ Doppelschlüssel) estas tipo de ŝlosilo por tre aparta seruro ligita kun la urbo Berlino, en Germanio.

Berlina ŝlosilo

Ĝia apartaĵo estas havi du bloketojn (parto kiu funkciigas la riglilon de la seruro). Post malriglado de la seruro, necesas rekuperi la ŝlosilon ĉe la alia flanko de la pordo kaj reŝlosi ĉi tiun. La mekanismo estas tiel, ke estas neeble eltiri la ŝlosilon post la malfermo. Estas sekve devigate reŝlosi la pordon por rekuperi ĝin.