Bernhard ZENKER estis germana esperantisto.

Bernhard Zenker
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li esperantistiĝis en 1920 kaj prezidis dum la jaroj 1933-1936 la Esperanto-grupon de Breslau kaj samtempe la Silezian Ligon Esperantistan. Post la Dua Mondmilito li tuj denove aktivis kiel gvidanto de la Esperanto-grupo en Schweinfurt. En Germana Esperanto-Asocio li prizorgis dum longa tempo la rilatojn al gazetoj kaj radiostacioj. De 1953 ĝis 1974 li estis prezidanto de Rhein-Main-Ligo Esperantista (ROMOLO).

En 1960, li ricevis la Meritmedalon de GEA.