Berta Zathureczky Kelemenné

ZATURECZKY KELEMENNÉ Berta (kelemene: zaturecki), estis rumanuja hungara verkistino, komponistino naskita en Homoródszentmárton la 1-a de februaro 1855 kaj mortinta en Sfântu Gheorghe la 20-an de januaro 1924.

Berta Zathureczky Kelemenné
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1855 (1855-02-01)
en Mărtiniș
Morto 20-an de januaro 1924 (1924-01-20) (68-jaraĝa)
en Sfântu Gheorghe
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vdr
La enlanda formo de tiu ĉi persona nomo estas Kelemenné Zathureczky Berta. Tiu ĉi artikolo uzas la okcidentan ordon de la nomo.

Biografio redakti

Zathureczky Kelemenné estis anino de la Erdélyi Irodalmi Társaság (1888). Kiel prezidantino de la Jótékony Nőegylet (Bonfarema Virinsocieto) ŝi estis grava organizantino de kultura vivo de Sepsiszentgyörgy kaj el sia enspezo ŝi subtenis la konstruadon de la Székely Nemzeti Múzeum. Ŝi establis la hungaran koruson Magyar Dalárda (1921). Estis popularaj ŝiaj kanzonoj: en 12 kajeroj 79 kanzonoj (Szovátai búcsúdal, Hajnal uram, Kék nefelejcs, Kevlári búcsú). Al ŝia opereto Anatol vagy a farsang útja verkis tekston la verkistino kaj aktorino Beksics Gusztávné (plumnomo Bogdánovics György).

Verkoj redakti

  • Emlékezzünk régiekről sikulaj popollegendoj (Kv. 1910)
  • Asszony átka az asszony, romano, (Sepsiszentgyörgy 1922);
  • Simonyi óbesterné, romano (Brassó 1925).

Fontoj redakti