BertojBertaoj estas etna grupo kiu loĝas laŭlonge de la landlimo de Sudano kaj Etiopio. Ili parolas varianton de Nilo-sahara lingvaro kiu ne estas rilata al tiuj de iliaj Nilo-Saharaj najbaroj (Gumuz, Uduk). Ties totala Etiopia loĝantaro estas ĉirkaŭ 183,000 personoj.

Bertoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Post kelkaj jarcentoj de arabsudana influo, la Bertaoj estas nune ĉefe islamanoj kaj multaj parolas fluen araban. Pro siaj intergeedzecoj kun arabaj komercistoj, kelkaj Bertaoj estis nomitaj Ŭataŭit - nome loka nomo por "vesperto", signife, ke ili estas mikso de du tre diferencaj grupoj. Tamen, ili ankoraŭ havas tradiciajn kutimojn kiuj estas similaj al tiuj de iliaj Nilo-Saharaj najbaroj.