Bienvenidos al Lolita

televida serio

Bienvenidos al Lolita (Bonvenon al Lolita) estas hispana televida serio produktita de Globomedia por la kanalo Antena 3. Ĝi estas komedia dramo, unue eldonita la 7an de januaro 2014.

Bienvenidos al Lolita
televida serio
Origina lando Hispanio
Ĝenro komedia dramo
Aktoroj Beatriz Carvajal
Amplekso
Epizodoj 8
Elsendo
Elsendita 7 jan. 2014 – 25 feb. 2014
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Intrigo redakti

La tempo elĉerpiĝas kaj kiam la situacio fariĝas neeltenebla por la Lolita Kabareto, fermita antaŭ sep monatoj, subite kaj neatendite, investanto kaj ties rigida nepo interesiĝas pri la loko kaj revivigas tiel la esperojn de la tuta akompanaro, kiu dum ĉi tiu krizeca tempo eksterkutime hejmigis la malnovan hotelon, kie la famuloj gastiĝis iam. Tamen, ili baldaŭ malkovras ke la celo de la novaj estroj estas ne revivigi la kabareton, sed posedi la konstruaĵon kaj plenfermi la distrejon.

Ĉi tiu kutimar-komedio bildigas la vivon de supervivantoj kun fortaj ligoj, personaj konfliktoj kaj malfermaj rakontoj el estinteco ne bona por ĉiuj. Grupo, kiu preter etaj disputoj kaj envio, troviĝas neeviteble kunligita per deziro redoni la noktan brilon iaman al la kabareto. Grupo, kiu se ion scias, estas vidi la bonan flankon de ĉiaj aferoj kaj rideti kontraŭ la malbonaj tempoj, kiuj vivendas iliavice.

Roluloj redakti

Fiks-roluloj redakti

  • Beatriz Carvajal estas Dolores 'Lola' Reina.
  • Luis Varela estas Don José Luis.
  • Natalia Verbeke estas Violeta Reina.
  • Rodrigo Guirao estas Jota.
  • Nerea Camacho estas Greta Vidal.
  • Roberto Álamo estas Cúper.
  • Carlos Santos estas Alfredo Carballeira.
  • Estefanía de Los Santos estas Charo.
  • Font García estas Virgilio.
  • Jorge Bosch estas Reverendo.
  • Pablo Espinosa estas Camilio.
  • Maggie Civantos estas Fany.
  • Sara Vega estas Roxy.
  • Cristina Peña estas Norma.
  • Denisse Peña estas Daniela.