Bilda distingokapablo

Bilda distingokapablo estas kapablo de fotilo aŭ alia sistemo aparte distingi en bildo punktojn aŭ liniojn proksimajn unu al la alia.

Oni povas uzi diversajn mezurojn de bilda distingokapablo. Ili ĝenerale rilatas al kvanto da distingeblaj linioj. Oni povas nombri la distingeblajn liniojn en unuo de longo sur la fizika bildo (ofte 1mm), en la tuta bildo sendepende de ĝia fizika grando, aŭ en unuo de angulmezuro. Bilda distingokapablo diferencas de simpla optika distingokapablo ĉar tio estas mezurata kiel distanco sur objekto, sed ne en bildo.

Mezuroj redakti

La distingokapablo de bildo estas rezulto de kvar mezuroj:

  1. La distingodenso de la radioj, kiuj atingas la sensilon de la objekto
  2. La rastrumernombro de la sensilo
  3. La rastrumernombro de la montrilo
  4. La denso de rastrumeroj sur la montrilo.

Rastrumernombro redakti

Ĉe ciferecaj bildoj, la sensilo kaj la montrilo (ekz. fotpresilo, komputila ekrano) ambaŭ havas maksimuman limon por la nombro de rastrumeroj (bilderoj). La efektiva nombro de rastrumeroj ĉe la fina bildo ne povas superi la malpli grandan el tiuj du rastrumernombroj. Oni povas prezenti rastrumernombron laŭ du manieroj:

  1. entuto de bilderoj, kio ekzemple en cifereca fotado estas kutima kaj mezurata je megarastrumeroj (rastrumermilionoj),
  2. nombroj de bilderoj en vico (horizontala) kaj kolono (vertikala), ekzemple "1024 × 768", kio ofte respondas al bilda normo. Per tiu esprimformo la flankproporcio inter larĝo kaj alto estas konstatebla.

Internaciaj normoj pri ciferecaj fotiloj postulas, ke oni diru "Nombro de Totalaj Rastrumeroj" pri sensiloj kaj "Nombro de Registrotaj Rastrumeroj" pri la fina bildo. Tial CIPA DCG-001 postulas esprimojn kiel "Nombro de Registrotaj Rastrumeroj 1000 × 1500".[1][2] Laŭ la samaj normoj, la "Nombro de Efektivaj Rastrumeroj" de bilda sensilocifereca fotilo estas la nombro de rastrumaj sensileroj, kiuj kontribuas al la bildo (inklude tiujn, kiuj ne estas en la bildo sed rolas en la bilda filtrado), kontraste al la totalaj rastrumeroj, kiuj inkludas neuzotajn aŭ ŝirmatajn rastrumerojn ĉirkaŭ la randoj.

Jen ilustro de la sama bildo je malsamaj distingokapabloj, kun bildigo de la rastrumeroj kiel kvadratoj (nekutima, ĉar efektive oni preferus kontinuan bildigon surbaze de la rastrumeroj, sed malkontinuaj kvadratoj pli bone klarigas la koncepton).

 

La nombro de fotodiodoj en la sensilo de kolora cifereca fotilo ofte estas oblo de la nombro de bilderoj, ĉar oni uzas informojn de aro de sensileroj por rekonstrui la koloron de unuopa rastrumero. Oni devas interpoli aŭ malmozaikigi la bildon por rezultigi ĉiujn tri kolorojn ĉe ĉiu rezulta bildero.

Distingodenso redakti

La efektivan kvaliton de bildo determinas la grando de la plej malgrandaj distingeblaĵoj sur la objekto, de kiu oni faras bildon per sensilo, kaj la grando de tiuj distingeblaĵoj sur la montrata bildo. Tiuj mezuroj estas spacaj densoj esprimeblaj kiel nombro de sendependaj bilderoj en unuo de longo, ekzemple bilderoj en milimetro. La sensila distingodenso ankaŭ estas esprimebla kiel angula denso (ekzemple bilderoj en angulsekundo de la vidkampo de la sensilo), kio pli utilas en astronomio, ĉar la angula denso ĉe la sensilo estas proksimume konstanta dum la spaca denso sur la observata objekto varias laŭ ties proksimo.

Gravas rimarki, ke la nombro de sendependaj bilderoj ĉe la sensilo povas esti malpli ol la entuta nombro de bilderoj, ĉar faktoroj, kiuj intervenas inter la objekto kaj la sensilo, ekzemple la kvalito de la fotila lenso aŭ atmosferaj distordoj de la lumradioj inter la objekto kaj la fotilo, povas meti pli severan limon al la distingokapablo.

Influoj redakti

Objektivo pro aberacioj faras neidealan bildon.

Objektivo faras sian bildon sur lumsentilo - fota bendo aŭ matrico, ankaŭ kiu havas limon je sia distingokapablo.

Ankaŭ la objektivo povas esti fokusita ne je la objekto, pro tio la bilda distingokapablo ankaŭ limiĝas.

Rezulta distingokapablo de sistemo de objektivo kaj lumsentilo povas esti kalkulita laŭ formulo

RS = (1/RO2+1/RE2+(2z)2) -1/2 ;

kie RS - distingkapablo de la sistemo;

RO - bilda distingkapablo de objektivo;
RE - distingkapablo de la lumsentilo;
z - maksimuma diametro de cirkleto de neakreco pro nefokuso (vidu ĉe profundo de akre bildata spaco).

Diametro de cirkleto de neakreco pro ĉiuj kaŭzoj zS estas

zS = 1/(2RS) = (1/(2RO)2+1/(2RE)2+z2)1/2 .

En fotado oni ofte supozas ke taŭga maksimumo de ĉi tiu diametro de neakreco egalas al 0.1 mm en fina rezulto de la fotado. Ju pli grande oni volas poste pligrandigi la bildon des pli malgranda devas esti la diametro en bildo, registrita de la objektivo per la lumsentilo.

Por mezuri distingokapablon oni uzas specialajn testajn bildojn kun streketoj je diversaj distancoj unu de la alia.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. [1] Arkivigite je 2017-02-02 per la retarkivo Wayback Machine Guideline for Noting Digital Camera Specifications in Catalogs. "The term 'Resolution' shall not be used for the number of recorded pixels"
  2. ANSI/I3A IT10.7000–2004 Photography – Digital Still Cameras – Guidelines for Reporting Pixel-Related Specifications