Biljetoŝakornamo estas tipo de arkitektura ornamaĵo, de fino de la 11-a jarcento,[1]​ en serio trovebla en frisoj kaj arkivoltoj, fundamente konsista en kvadratetoj aŭ ortanguloj, kelkaj elstaraj kaj kelkaj alterne malstaraj, laŭ paralelaj linioj, almenaŭ tri,[2]​ kio okazigas ombrojn kiuj iel similas al ŝaktabulo, el kio derivas la alternativa nomo.

Biljeta ornamado ĉe la fenestro de la absido de la Katedralo de Zaragozo.

Laŭ Francisko Azorín biljeto estas Ornamo formita per rektanguletoj aŭ cilindretoj.[3] Kaj li indikas etimologion el latina billa (karteto).[4]

Notoj redakti

  1. [1] Arkivigite je 2018-03-02 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 4an de Decembro 2017.
  2. Diccionario visual de términos arquitectónicos. Varios. Grandes Temas Cátedra. 2012. ISBN 978-84-376-2997-1. paĝo 314
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 35.
  4. Azorín, samloke.