Bismarck-turo (Auleben)

Bismarck-turo (germane: Bismarckturm) de nur 7,9 metroj da alteco troviĝas ĉ. 700 metroj sudeoste de la kerno de Auleben, Germanujo, en la zono Auf dem Fürstenholz. Stariĝjaro estis la 1905-a. Ene kondukas 41 ŝtupoj (helika ŝtuparo el ardeza sabloŝtono) sor al belvida platformo kiun protektas metala (komence ŝtona) parapeto. La tuto troviĝas sur privata grundo.

Bismarck-turo apud Auleben, 2013

Historio redakti

Kavalirbienposedanto kaj ĉefadministranto Schlieckmann iniciatis en 1904 konstruon de Bismarck-turo ankaŭ en sia urbo. Sen impliki publikajn aŭtoritatojn en planadojn privatuloj mem elektis monteton supre de arbaro Fürstenholz. Masonisto mastra Ruhland la pli juna el najbara Heringen (Helme) ne nur planis sed ankaŭ realigis la tuton. Meto de la fundamenta ŝtono estis en la 6.6.1905 kaj inaŭguro solena en la 1-a de septembro samjare. La konstrumaterialo estis blankaj kvadroblokoj el grejso. La horizontala projekciaĵo estas kvadrata kun grandeco de 3,80 m x 3,80 m. La kostoj estis de 5000 markoj.

Tiu ĉi relative simpla tureto memkompreneble ne havas fajropelvon por signalbruligo. La belvideja platformo estas de 3,50 x 3,50 metroj. Ĉiu turflanko posedas du embrazursimilajn fenestrojn kies altecon paralelas la ŝtupkondukon. Tamen la plej supra fenestrotruo jam antaŭ 1990 malfermitis.

Ĉe la norde situanta enirejo iam estis medaliono de Bismarck kiun faris ferfabrikuloj el Mägdesprung (Harzgerode) kaj forigis komunistoj post 1945. Remeto de nova kopio estis en septembro 2005 okaze de la 100-a datreveno konstruiĝa.

En sia festparolado okaze de la inaŭguro Schlieckmann nomis la turon simbolo kontraŭ eksteraj malamikoj kaj maleksteraj, t.e. socialistoj. Meze ĉe la sama monto jam en 1904 kreitis placo kun la nomo Kaiser Wilhelmsblick por honori imperiestron Vilhelmon la 2-a. Inter 1969 kaj 1989 estis la (oficiala sed de lokuloj apenaŭ uzata) turonomo Thomas-Müntzer-Turm por honori Thomas Müntzer.

Literaturo redakti

  • Seele, Sieglinde: Lexikon der Bismarck-Denkmäler, Imhof-Verlag Petersberg, 2005, p. 41-42
  • von Bismarck, Valentin: Bismarck-Feuersäulen und Türme (nepresita manuskripto); nr. 118 "Bismarck-Turm von Auleben bei Sangershausen", 1900 - 1915, 1937 (en la arĥivo de la korporacio studenta Alemannia Bonn)
  • artikolo en la gazeto Zeitschrift des Bismarck-Bundes (11/1905), p. 10
  • "Vom Südharzrand zur Goldenen Aue". Ĉe: Heimatblatt, marto 1994, p. 8

Eksteraj ligiloj redakti