Bismarck-turo (Sitzendorf)

Bismarck-turo (germane: Bismarckturm) estas turo starigita en memoro de kanceliero Otto von Bismarck en Sitzendorf, Germanujo, Distrikto Saalfeld-Rudolstadt. Ĝi situas ĉe Marienhöhe sur monto Sommerberg (493 m). Inter la Bismarck-turoj en hodiaŭa Germanujo ĝi estas unu el du tre malnovaj ĝis hodiaŭ konserviĝintaj tiaj turoj (la alia estas Metallturm en Bielefeld). Ĝis 1932 ĝi estas 10 metrojn alta, poste 22 metroj.

Bismarck-turo supre de Sitzendorf en Turingio

Historio redakti

Konstruiĝo ŝuldiĝas al Thüringerwald-Verein en la 1895 jaro, konkrete al la filio en Sitzendorf-Blechhammer. Komence ĝi ne havis nomon. Bismarck mem permesis en al 22.6.1895 nomi la areon novan kunturan Fürst Bismarck-Höhe. La monsumo estis de 2480 markoj: apogis la projekton ankaŭ eksersitzendorfaj anoj de Thüringenwald-Verein kaj la komunumo mem. Rompitaj ŝtonoj uzitis por fundamento kaj soklo, por la supraj partoj brikŝtonoj. Masonadis mastro Hilmar Abicht el Unterweißbach. Plialtiĝo sekvis ligne en 1936. Dum komunisma GDR-tempo la tuto reduktitis je simpla belvidejo kun la nomo Schöne Aussicht.

Rekonstruo faritis en 1995 post nur du monatoj da laborado kaj inaŭguro kune kun renomiĝo historia sukcesis en la 1996-a jaro. En la 14.10.1995 okaze de al 100-a datreveno konstrua la unuaj vizitantoj denove rajtis surgrimpi. Jam antaŭe anoj de la orientgermana blokpartio CDU estis engaĝiĝintaj pri almenaŭ parta savo inter 1970 kaj 1980 por preventi kadukon kompletan.

Temas pri idiliece situanta kaj tre ŝatata ekskursocelo kun rava vido en la direkto de Sitzendorf, Schwarza-valo kaj Sorbitz-valo. Dum la [[[mitteldeutscher Rundfunk|MDR]]-paskopromeno en 2002 migradis kaj ripozumis ĉ. 10 miloj da partoprenantoj ĉeture.

Literaturo redakti

  • Seele, Sieglinde: Lexikon der Bismarck-Denkmäler, Imhof-Verlag Petersberg, 2005
  • von Bismarck, Valentin: Bismarck-Feuersäulen und Türme (manuskripto nepresita); Nr. 4 "Bismarckturm bei Sitzendorf am Oberen Schwarzathal", 1900
  • Artikolo en "Schwarzburg-Rudolstädtische Landeszeitung," 127 Jg., Nr. 189, 14.8.1895
  • Bauerlaubnisschein vom 6. Mai 1932, Archiv Landratsamt Saalfeld-Rudolstadt (konstrupermesdokumentoj)

Eksteraj ligiloj redakti