Black Widow (videoludo)
Black Widow (esperante Nigra Vidvino) estas plurdirekta pafa videoludo disvolvita de Atari, Inc. kaj eldonita en arkadejoj en 1982. La ludo uzas kolorajn vektorgrafikaĵojn. La ludanto kontrolas araneon de la specio nigra vidvino per du stirstangoj, unu por movi kaj unu por pafi, defendante sian reton kontraŭ variaj insektoj.
Black Widow | |
---|---|
Disvolvo | Atari, Inc. |
Eldoninto | Atari, Inc. |
Dato de lanĉo | 1982 |
Platformo | Arkado |
Ĝenro | Pafa videoludo |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
Black Widow estis unue ofertita kiel konvertiga ilaro por Gravitar (1982), ludo kiu ne havis komercan sukceson. La ilaro uzas la originalan presitan cirkviton de Gravitar kun kelkaj modifoj kaj nova aro de ROM-pecetoj. Multaj arkadmaŝinoj de Black Widow estis produktitaj el nevenditaj Gravitar-maŝinoj, kun novaj flankaj artaĵoj.
Ludomaniero
redaktiBlack Widow estas arkada ludo, en kiu la ludanto kontrolas la titolan araneon provante protekti ĝian reton. La araneo moviĝas ĉirkaŭ la reto per la maldekstra stirstango kaj pafas en malsamaj direktoj per la dekstra stirstango. La reton atakas aliaj insektoj. La ludanto devas aŭ pafi ilin aŭ eviti ilin. Evitado signifas lasi ilin al la Insektmortiganto (Bug Slayer), sendanĝera estaĵo, sed kiu estas nevundebla kaj konkuras kun la lundato. Post kiam ĝi venkas insekton, la ludanto povas sekvi ĝian predon por ŝteli ĝiajn poentojn.
Heredaĵo
redaktiBlack Widow estis inkluzivita en Atari Anniversary Edition Redux por la videoludilo PlayStation de Sony, eldonita en 2001. En 2003, oni cetere povis ludi Black Widow en Microsoft Windows kiel parto de Atari - 80 Classic Games in One!. Eldonita en 2004, Atari Anthology adaptis la ludon al la videoludiloj PlayStation 2 kaj Xbox. En 2005, la poŝtelefono Nokia N-Gage ricevis kopion de Black Widow en Atari Masterpieces Volume 1.
James Vollandt tenas la oficialan rekordon por ĉi tiu ludo kun maksimumo de 930,100 poentoj.[1]
Refarita versio, Black Widow: Recharged, estis eldonita por videoludiloj (inkluzive de Atari VCS) kaj PK en oktobro 2021.
Referencoj
redakti- ↑ Twin Galaxies Black Window Scores. Arkivita el la originalo je October 23, 2007. Alirita July 19, 2010 .