Blankdorsa kapito
La Blankdorsa kapito (Capito hypoleucus) estas specio de birdoj de la familio de Ramfastedoj aŭ de propra familio de Kapitonedoj, laŭ kelkaj fakuloj, sed ĉiukaze parencoj de tukanoj, tukanetoj, Sudamerikaj barbuloj ktp.
Blankdorsa kapito | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankdorsa kapito
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Capito hypoleucus (Salvin, 1897) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto redakti
La plej karaktera eco de tiu ĉi specio estas la blanka dorso kiu nomigas la specion. La scienca specifa nomo C. hypoleucus signifas en la latina “blanka supre”. Fakte la diferenco kun aliaj membroj de la specio, kiel la Ruĝkrona kapito kaj la Ruĝostria kapito, kiu havas ruĝajn kronon kaj nukon, estas ke tiu ĉi specio havas ruĝan nur la antaŭan parton de la krono (frunto), dum la resto de la krono estas blanka vertikala strio kiu sekvas kiel blanka dorso, tre kontrasta inter la nigraj flugiloj. Estas blankecaj ankaŭ la gorĝo, brusto (kun bruneca nuanco) kaj ventro (kun flaveca nuanco). La nigra traokula strio de aliaj samgenranoj estas ĉe tiu ĉi specio pli larĝa kaj fakte estas tutvizaĝa zono el la beko ĝis la flugiloj.
Disvastiĝo redakti
Ĝi estas endemismo en Kolombio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montaroj, paxstejoj kaj plantejoj. Ĝi estas minacata de perdo de habitato.
Listo de subspecioj redakti
- Capito hypoleucus carrikeri G.R. Graves, 1986
- Capito hypoleucus extinctus G.R. Graves, 1986
- Capito hypoleucus hypoleucus Salvin, 1897
Referencoj redakti
- BirdLife International 2004. Capito hypoleucus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 27a Julio 2007.
Eksteraj ligiloj redakti
- BirdLife Specidatumbazo.[rompita ligilo]