Blankkoksa cervo (Cervus elaphus macneilli) el la ordo de parhufuloj kaj familio de cervedoj troviĝas en Gansuo, Ningŝjao kaj la Interna Mongolio de Ĉinio. Ĝi estas subspecio de ruĝa cervo. Ĝi havas longecon de ĉirkaŭ 200 centimetroj, pezon de ĉirkaŭ 200 kilogramoj kaj alton de 120 – 140 centimetroj. Ĝia koksa parto estas iom pli alta ol la ŝultroj. Ĝi surhavas hararon nigregrizan, kun nuko iom flavbruna, kaj nigrebrunan strion sur la dorso. La koksaj makuloj estas malhelblankaj, pro tio oni nomas ĝin blankkoksa cervo. La juna cervo portas sur si bonordajn blankajn makulojn, kiuj malaperas post la unua defalo de haroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankkoksa cervo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Cervedoj Cervidae
Subfamilio: Cervinoj Cervinae
Genro: Cervo Cervus
Specio: Blankkoksa cervo C. elaphus macneilli
Subspecio: Cervus elaphus macneilli
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La blankkoksaj cervoj vivas en montaj arbaroj kaj stepoj aŭ maldensaj arbetaroj, kun alto de 2 400-3 800 metroj super la marnivelo. Ĝi faras sezonan transloĝiĝon en perpendikulara direkto. Escepte de la pariĝa tempo, la vircervoj emas vivi grupe, kaj la cervinoj loĝas kune kun siáj idoj. Vintre ili vivas en valoj kun densaj arbaroj. Printempe ili forlasas densajn arbarojn por iri al sudaj deklivoi de montetoj, kie abundas sunlumoj. Somere ili aktivadas sur altaj montoj aŭ nordaj deklivoj de montetoj kun prosperaj arboj. Ili prenas junajn branĉojn kaj foliojn de arboj kaj diversajn herbojn kiel siajn nutraĵojn. Ili manĝas en mateno kaj , vespero. Post manĝado ili trinkas akvon aŭ lekas salon en malalta loko kun salalkala tero. Somere ili banas sin en marĉo aŭ lago. Nur la vircervo portas kornojn sur la kapo. Ĉiujare en septembro kaj oktobro ili estas en oestro, tiam vircervoj kun blekado faras inter si intensan lukton por akiri kunulinojn. Post gravedeco de 8-9 monatoj la cervino naskas 1-2 idojn en junio de la sekvanta jaro. La juna cervo sekse maturiĝas en la aĝo de 3-4 jaroj. Ilia vivo daŭras 20-25 jarojn.

La karno de la blankkoksa cervo estas manĝebla kaj ĝia felo tanebla, ĝia juna korno estas valora drogo, kaj ankaŭ ĝiaj placento, sango, reno, tendeno kaj osto estas uzeblaj por fari medicinaĵojn.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.