Blazono de Burundo

ŝtata blazono

La ŝtata blazono de Burundo estas en uzo ekde 1966: Diversaj indiĝenaj etnoj loĝas en Burundo dum almenaŭ 500 jaroj. Dum pli ol 200 el tiuj jaroj, Burundo estis sendependa regno, ĝis la komenco de la 20-a jarcento, kiam ĝi iĝis germana kolonio. Post la unua mondmilito kaj la malvenko de Germanio, la Ligo de Nacioj "mandatigis" la teritorion al Belgio. Post la Dua Mondmilito, la areo transformiĝis en fidoteritorion de Unuiĝintaj Nacioj. Kaj germanoj kaj belgoj regis Burundon kaj Ruandon kiel eŭropa kolonio konata kiel Ruando-Urundo. Burundo kaj Ruando neniam estis sub komuna regado ĝis la tempo de eŭropa invado de Afriko.

Blazono de Burundo
La blazono de Burundo
La blazono de Burundo
Lando:  Burundo
Uzata ekde: 1966
vdr

Burundo akiris sendependecon en 1962 kaj komence havis monarkion, sed serio da murdoj, puĉoj kaj ĝenerala klimato de regiona malstabileco kulminis per la establado de respubliko kaj unupartia ŝtato en 1966. Lige al tio oficialiĝis la nuna blazono.

Vidu ankaŭ redakti