Blazono de Islando

La ŝtata blazono de Islando konsistas el blazonŝildo ornamata per la flago de Islando, ĉirkaŭata per taŭro, aglo, drako kaj giganto. Ĝi enkondukiĝis la 17-an de junio 1944.

Blazono de Islando
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: la 17-a de junio 1944
vdr

Historio redakti

Unua blazono de Islando konatas el la "norvega epoko": ĝi konsistis el 12 horizontalaj strioj bluaj kaj blankaj. Kiam en 1262 ekestis norvega graflando Islando, ĝia blazono fone sube konsistis el la 12 horizontalaj strioj bluaj kaj blankaj, fone supre el heraldike ora (fakte flava) areo kaj antaŭ tio el ruĝa leono. En la "dana epoko" de la 16-a jarcento ĝis la jaro 1903 uziĝis blazono de arĝenta gadedo sub ora krono. Poste dum la "aŭtonomaj jaroj" 1903 ĝis 1918 uziĝis blazono de arĝenta aglo sur malhelblua fono, kaj en la tempo de la "reĝlando Islando", en persona unio regata de la reĝo Kristiano la 10-a de Danio, blazono, kiu jam uzis blazonŝildon ornamatan per la flago de Islando, ĉirkaŭatan per la nunaj simbolaj vivaĵoj, kiuj tamen en ora koloro aranĝiĝis flanke de la blazonŝildo, kiu supre estis kronita.

La tago de la enkonduko de la nuna blazono, la 17-a de junio 1944, estas la tago de la fondiĝo de la Respubliko Islando kaj ĝis la nuntempo estas nacia festotago.