Blazono de Srilanko

ŝtata blazono
(Alidirektita el Blazono de Sri-Lanko)

La blazono de Srilanko aŭ pli formale ŝtata emblemo de Srilanko estas uzata de la ŝtataj kaj registaraj instancoj de Srilanko. La nuna emblemo estis en uzo ekde 1972.

Blazono de Srilanko
La blazono de Srilanko
La blazono de Srilanko
Uzata ekde: 1972
vdr

La emblemo prezentas paŝantan oran leono, tenanta glavon en ĝia dekstra antaŭa piedo (la sama leono videblas en la flago de Srilanko) en la centro sur kaŝtane ruĝbruna fono ĉirkaŭita per oraj petaloj de hinda lotuso (botanike Nelumbo nucifera), la nacia floro de la lando. Tiu signo estas metita sur tradicia grena vazo el kiu burĝonas garboj de rizo simboligantaj prosperon.

La tuton kronas la darmo-rado, simboligante kiom grandan signifon la budhismo havas en la lando. Tradiciaj sinhalaj heraldikaj simboloj por la suno kaj la luno konsistigas la blazonajn "subtenantojn".