Bloody Mary (koktelo)

koktelo

Bloody Mary [bladi meri] (laŭvorte: sanga Mario, t.e. sangsoifa Mario) estas koktelo, kiu ĉefe konsistas el tomatsuko kaj vodko.

Bloody Mary

Por la gusto oni aldonas kelkajn gutetojn da vorcestera saŭco, tabaska saŭco kaj iom da pipro. Ekstre luksa miksaĵo ankaŭ enhavas limeosukon. kiel "kirlilo" oni ofte uzas tigon da celerio.

Bloody Mary tiel nomita estas pro sia ruĝa (= sanga) aspekto, eble laŭ la angla reĝino Mario la 1-a kiu havis ĉi tiun kromnomon pro persekutado de protestantoj.

Eksteraj ligiloj redakti