En la mezo de la vastaj loĝejaj strukturoj en la urbokvartalo Melchendorf en la Erfurta Sudoriento (Erfurto/Germanujo) troviĝas nekonstruita areo nomata Blosenburg je montara deklivo, estante malsupre de la loĝdomblokaj vicoj de ĉe Wiesenhügel. La iama remparburgo estas oficiale protektita kiel GLB ekde julio 1997.

Blosenburg (kun sia ĉefa deklivo fone)
supozita aranĝo

Historio redakti

Verŝajne en tiu loko troviĝis fortika muraro de la bronza epoko. La ĝustatempa protekto kiel terkultura heredaĵo malhelpis en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj la tiam minacantan surkonstruadon. Hodiaŭ la tereno estas kovrita de herboj kaj duonsekaj paŝtejoj, bordite de arbustoj. La sciencfunda bazo por protekto kiel 1,3-hektara Pejzaĝa protektotaĵo estis provizita per ekspertizo post floraj kaj faunaj observaĵoj el la jaroj 1998 kaj 1999. Krom 170 diversaj specioj de plantoj, inter kiuj aparte rimarkindas la krucgentiano (Gentiana cruciata), en la regiono estis registritaj 32 diversaj birdoj, inter aliaj la blinda serpento (Anguis fragilis), 42 specioj de skaraboj, 25 specioj de papilioj kaj 18 specioj de gastropodoj. Multaj el ili estas konsiderataj kiel karakterizaj por sekevarmaj vivmedioj.

La palisada burgo kun teraj ĉirkaŭfortikajoj funkciis ekde ĉ. 1800 a.K. ĝis la 10-a jarcento p.K. Ĝia situo tre taŭgis kiel rifuĝloko, sed ankaŭ defendokontruaĵo kaj kontrolpunkto por apudaj komercaj vojoj.[1] Situo estas inter la hodiaŭaj stratoj Muldenweg, Cammermeisterweg, Tonndorfer Weg, Kirchhoffweg kaj Roter Stein.

La nomo post 1930 estis uzata ankaŭ por nomi aferojn ne estantajn en rekta kunteksto, ekz. por gastejo (Zur Blosenburg), strato (Blosenburgstraße) aŭ etĝardena parcelaro (Kleingärten Am Blosenburghang).

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. ĉi prie sur la oficialaj municipaj paĝoj