Blues in the Closet

Blues in the Closet (alinome "Collard Greens And Black-Eye Peas") estas ĵazkomponaĵo de Oscar Pettiford el la jaro 1953, kiu foje ankaŭ estas atribuata al Harry Babasin.

Blues in the Closet estas ripetfraze strukturita blustemo de modera tempo kaj kutima svingomelodio. La ripetfrazo eksonas sesfoje laŭ nur iomete ŝanĝita formo. Laŭ Hans-Jürgen Schaal ĝi memoras „al diversaj frazoj el komponaĵoj kaj solooj de Dexter Gordon, Charlie Parker kaj Lester Young.“

La peco validas kiel unu el la plej famaj komponaĵoj de Oscar Pettiford; ĝin unuafoje surdiskigis en 1953 kvinopo kun du violonĉeloj (Pettiford kaj Babasin), piano, kontrabaso kaj frapinstrumentaro.

Ĝi evoluis al ofte ludata ĵaza normkanto de la koncertvojaĝo-serio Jazz at the Philharmonic. Tie ĝin ludis ekzemple en 1957 Stan Getz kaj Jay Jay Johnson, sed ankaŭ postmilitaj ĵazmuzikistoj kiel Peter Herbolzheimer kaj Hans Koller ludis ĝin. Blues in the Closet surdiskiĝis ankaŭ fare de Chet Baker, Jaki Byard, Kenny Drew, Tal Farlow, Red Garland, Duke Jordan, Howard McGhee/Teddy Edwards, Horace Parlan, Bud Powell, Toots Thielemans kaj Eddie „Cleanhead“ Vinson.

Literaturo redakti

  • Carlo Bohländer, Karl-Heinz Holler & Christian Pfarr: Reclams Jazzführer; Reclam, Stutgarto, 1990
  • Hans-Jürgen Schaal (Hrsg.) Jazz-Standards. Das Lexikon; Bärenreiter, Kassel, 2004 (3-a eldono); ISBN 9783761814147

Eksteraj ligiloj redakti