La Blumonta Pinto, en angla Blue Mountain Peak, estas la plej alta monto en Jamaiko je 2,256 metroj (7,402 ft). Ĝi estas hejmo de la Blumonta Kafo kaj ties famaj lokoj. La Blumonta Pinto apartenas al la montaro nome Bluaj Montoj kaj estas la dua plej alta montopinto en Karibio post Pico Duarte de la Dominga Respubliko.[1] Ĝi situantas en la limo de la municipoj Portland kaj Saint Thomas de Jamajko.

lumonta Pinto
monto
supermara alteco

2 256 m

Situo  Jamajko
Geografia situo 18° 3′ N, 76° 35′ U (mapo)18.046666666667-76.579166666667Koordinatoj: 18° 3′ N, 76° 35′ U (mapo) f4
lumonta Pinto (Jamajko)
lumonta Pinto (Jamajko)
DEC
lumonta Pinto
lumonta Pinto
Situo de lumonta Pinto
Map
lumonta Pinto
Rimarko La plej alta monto de Jamaiko
vdr
Blumonta Pinto

Kiel unu el plej longaj kontinuaj montaroj en Karibio, la Bluaj Montoj dominas super la orienta triono de Jamajko. Parto de la Bluaj Montoj estas enhavata en la Nacia Parko Blue Mountain John Crow Mountain starigita en 1992, kiun administras la jamajka registaro.

El la montopinto, atingebla per piedira pado, videblas kaj la norda kaj la sudaj marbordoj de la insulo. Dum klara tago, eĉ la konturo de la insulo Kubo, 210 km for, povas esti vidata.

Kelkaj el la plantoj troviĝantaj tie estas endemioj kaj multaj estas nanaj, ĉar malvarmo malhelpas kreskon.

18° 02′ 48″ N 76° 34′ 45″ O / 18.04667 °N, 76.57917 °O / 18.04667; 76.57917 (mapo)

Notoj redakti