Boatestrofajfilo estas la fajfilo de la boatestro por, sen laŭtigo de la voĉo, komuniki kun la ŝipanaro. Ĝi nuntempe ankoraŭ estas uzata sur mararmeaj ŝipoj kaj tradiciaj velŝipoj kiel edukoŝipoj.

Boatestrofajfilo
La uzado

Per apliko de la fajfilo en speciala maniero la elblovapertaĵo povas esti fermata kaj oni povas tiel doni signalojn. Por la eksteruloj la plej konata signalo estas, la anonco ke altrangulo - kiel la ŝipestro - surpaŝas la surŝipirejon.

Eksteraj ligiloj redakti