Surŝipira tabulo estas irtabulo al ŝipo kun aŭ sen apogreloj.

Simpla surŝipira tabulo
Luksa surŝipira tabulo

Ĝi estas uzata por ke ŝipanoj, pasaĝeroj, pilotoj kaj vizitantoj facile povas suriri la ŝipon. Surŝipira tabulo plej ofte havas pavezon je ambaŭ flankoj kaj la irejo konsistas el metala kradoŝtupoj kun apoglatoj kaj kaŭĉuka kontraŭglitaĵo. Sube ofte ĝi havas radetojn por kompensi la movojn de la ŝipo rilate al la kajo.