Bobota
Bobota (hungare: Nagyderzsida) estas komunumo en Rumanio norde de Șimleu Silvaniei. En 1910 ĝi havis 1 385 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 1 622 (rumanoj). Ĝia unua mencio estas el 1213. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Közép-Szolnok, poste Szilágy vármegye). Administre apartenas al ĝi Derșida kaj Zalnoc.
Bobota | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Sălaj | |
Alinome | Nagyderzsida (hungare) | |
Iama hungara departemento | Szilágy | |
Situo | 47° 23′ N, 22° 46′ O (mapo)47.38222222222222.766666666667Koordinatoj: 47° 23′ N, 22° 46′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 183 m | |
Poŝtkodo | 457040 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 3.766 (en 2011; 3.970 en 2009) | |
– vilaĝo | 1.428 (en 2011; 1.483 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 140299 | |
Bobota kaj Derșida situas sur kontraŭaj bordoj de rivero Crasna. Tra Borbota pasas la nacia vojo DN1F. Derșida havas fervojan stacion ĉe la linio inter Carei kaj Jibou.
FontoRedakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Renomaj personojRedakti
- Corneliu Coposu (20-a de majo 1914 – 11-a de novembro 1995, București): politikisto.
Eksteraj ligilojRedakti
- Administra mapo de la distrikto
- Popolnombrado 2002
- Mapo de la distrikto Arkivigite je 2009-02-01 per la retarkivo Wayback Machine