Boklando

loko en Legendaro de J.R.R. Tolkien

Boklando[1] (angle Buckland), ankaŭ nomata orienta distrikto – fikcia loĝloko de hobitoj en la Provinco, inter la Malnova Arbaro kaj la rivero Brandovino, en Mez-Tero kreita de John Ronald Reuel Tolkien. Ĝi estis regata de la mastroj de Boklando.

Mapo de la Provinco. Boklando videblas en ĝia orienta parto

La plej grava urbo en Boklando estis Bokelboro, en kiu loĝis la estro de la familio Brandoboko. En La Mastro de l' Ringoj grava loko estas la Bokelbora Pramo sur Brandovino, danke al kiu Frodo Baginzo, Samsaĝo Vato, Gajadoko Brandoboko kaj Peregrino Tjuko transiris la riveron fuĝante de nazguloj[2].

Referencoj redakti

  1. J.R.R. Tolkien: La Kunularo de l' Ringo. Unua Libro, Prologo. Trad. William Auld. 2-a eld., Kaliningrado: Sezonoj 2007
  2. J.R.R. Tolkien: La Kunularo de l' Ringo. Unua Libro, ĉapitro 5: Konspiro senmaskigita. Trad. William Auld. 2-a eld., Kaliningrado: Sezonoj 2007