Peregrino Tjuko

heroo en Legendaro de J.R.R. Tolkien

Peregrino Tjuko, kutime nomata Grinĉjo Tjuko[1] (angle Peregrin Pippin Took; nask. en 2990 de la Tria Epoko; mortis en 65 de la Kvara Epoko[2]) estas hobito el la Provinco, rolulo en La Mastro de l' Ringoj de J.R.R. Tolkien.

Peregrino Tjuko
hobito • rolulo en fantasta filmo
Verko La Mastro de l’ Ringoj
La Mastro de l’ Ringoj: La Reveno de l’ Reĝo
La Kunularo de l’ Ringo
The Return of the King
Appendices of The Lord of the Rings
Rolita de Billy Boyd
Informoj
Originala nomo Peregrin Took
Sekso vira
Nacieco la Provinco
Okupo glavobatalanto
Patro Paladino Tjuko la Dua
Patrino Eglantine Took
Gefratoj Perlo Tuk • Pimpernel Tuk • Pervinca Took
Edzo/Edzino Diamantulino de Long Cleeve
Infanoj Faramir Tuk
Malamikoj Saŭrono
vdr

Biografio redakti

Deveno kaj junaĝo redakti

Grinĉjo Tjuko naskiĝis kiel la filo de Paladino la 2-a Tjuko. Li estis la plej juna infano kaj havis tri fratinojn. Fratino de lia patro, Esmeralda Tjuk, estis la patrino de Gaja Brandoboko, do tiu estis kuzo de Grinĉjo. Duaranga kuzo de Grinĉjo estis Frodo Baginzo[3].

Vojaĝo al Rivendelo redakti

En la jaro 3018 de la Tria Epoko Grinĉjo Tjuko kune kun Frodo Baginzo kaj Samsaĝo Vato ekiris al Boklando, al la nova domo de Frodo. Vojaĝante ili kelkfoje renkontis la Naŭ Rajdantojn kaj elfojn irantajn al la Grizaj Havenoj. Grinĉjo kondukis la amikojn al la bieno de Kotono, kaj de tie ĝis la Pramo de Bokelboro. Dumvoje al la grupo aliĝis Gaja.

Sekve la kvaropo vojaĝis al Brio. En la Malnova Arbaro Grinĉjon atakis Maljunulo Saliko, sed savis lin Tom Bombadiljo, kiu poste gastigis la hobitojn en sia hejmo[4]. En Brio, en la taverno La Pranca Poneo, Grinĉjo rakontis al aliaj klientoj pri malapero de Bilbo. En Rivendelo dum la Konsiliĝo ĉe Elrondo estis decidite, ke Frodon en la misio de ringoportado akompanos nur Sam – tiam Grinĉjo kontraŭstaris Elrondon kaj rezulte li kaj Gaja povis aliĝi al la Kunularo de la Ringo[5].

Morio kaj Lotlorieno redakti

Kiam transiro tra la Nebulecaj Montoj montriĝis neebla pro vetero, Peregrino Tjuko iris kun la Kunularo al Morio. En ĝi li ĵetis ŝtonon en puton, kio vekis goblenojn kaj la Plagon de Durino, kio kreis danĝeron por la grupo. Poste kun la Kunularo li iris al Lotlorieno, kie Galadriela donacis al li kaj Gaja arĝentan zonon, kaj al ĉiu kunulo – mantelon teksitan de Galadrimoj[6].

Post la disrompo de la Kunularo redakti

Kiam la teamo preterpasis Raŭroson kaj haltis ĉe Amono Hen, ĝi estis atakita de orkoj el Isengardo. Grinĉjo kaj Gaja estis kaptitaj de grupo de uruk-hajoj estrata de Ugluko kaj portotaj al Isengardo laŭ ordono de Sarumano. Tamen ili ne atingis la celon – dumvoje ĝi estis disbatita far trupo de rajdantoj el Rohano gvidata de Eomero. Uzante la ŝancon en la batalo Grinĉjo kaj Gaja forkuris al la arbaro Fangorno, kie ili renkontis Arbobarbon[7]. Komence la ento kredis, ke ili estas orkoj. La hobitoj trinkis akvon el enta fonto, danke el kio ili kreskis. Ambaŭ observis kunvenon de entoj kaj kune kun ili iris ataki Isengardon.

Kiam Isengardo estis konkerita kaj la entoj sieĝis Ortankon, la hobitoj trafosis la stokejon de Sarumano kaj trovis tie manĝaĵojn kaj pip-herbon. Grinĉjo trovis palantiron lasitan de Sarumano. Kiam la grupo pasloĝis ĉe Dol Barano, Grinĉjo kaŝe enrigardis la palantiron. Tiel li neintence kontaktis Saŭronon, kiu kredis, ke Grinĉjo estas la Ringoportanto[8]. Pro tiu okazaĵo li ne restis en Rohano kiel Gaja, sed kun Gandalfo li ekiris al Minaso Tirit.

En Gondoro redakti

Atinginte Minason Tirit la sorĉisto kaj Grinĉjo iris paroli kun la regento de Gondoro, Denetoro. Rezulte de la interparolo Grinĉjo proponis servi ĉe li. En la urbo li ekkonis Beregondon, soldaton de Gondoro, kaj lian filon Bergilon, kun kiu Grinĉjo amikiĝis. Tie li ankaŭ renkontis Faramiron kiu informis lin, ke Frodo kaj Sam plu vivas kaj antaŭeniras al Mordoro. Rezulte de batalo ĉe Osgiliado Faramiro revenis severe vundita kaj lia freneziĝinta patro provis bruligi lin kaj sin. Kun Gandalfo Grinĉjo tamen sukcesis savi Faramiron kaj portis lin al malsanulejo, kie Grinĉjo trovis Gajan. Kun la armeo li iris de la Pelenoraj Kampoj ĝis la Nigra Pordego, kie Grinĉjo montris kuraĝon mortigante trolon kaj savante la vivon de Beregondo. Post la venko li partoprenis la kronadon kaj geedziĝon de Aragorno[9].

Reveno hejmen redakti

Kun la ceteraj hobitoj Grinĉjo iris al la Provinco. Dumvoje ili vizitis la tavernon de Barlimano Buterburo en Brio. En la Provinco la situacio montriĝis tute malsama: la landon regis Sarumano. Grinĉjo kaj Gaja estis unuj el la ĉefoj de ribelo kontraŭ la sorĉisto, kiu finiĝis per ilia venko en la Batalo ĉe Apudakvo[10].

Postmilite redakti

Grinĉjo en la Grizaj Havenoj adiaŭis siajn amikojn, kiuj foriris okcidenten. Kun Gaja li ekvojaĝis al Rohano kaj Gondoro kaj neniam revenis al la Provinco. Ĝis la morto de la reĝo Eomero ili restis en Edoraso. Sekve la amikoj iris al Gondoro kaj restis tie ĝis la morto. Oni entombigis ilin en Rat Dineno inter la plej elstaraj estroj de Gondoro; en tiu loko troviĝis ankaŭ la tombo de Aragorno.

Etimologio redakti

La nomo Peregrin devenas de la latina vorto peregrinus, kiu signifas pilgrimanton[11].

Referencoj redakti

  1. J.R.R. Tolkien: La Kunularo de l' Ringo. Unua Libro, Ĉapitro 2: La ombro de la pasinteco. Trad. William Auld. 2-a eld., Kaliningrado: Sezonoj 2007
  2. The Lord of the Rings Wiki
  3. La Mastro de l' Ringoj: Apendico C (angla)
  4. J.R.R. Tolkien: La Kunularo de l' Ringo. Unua Libro, Ĉapitro 7: En la domo de Tom Bombadiljo. Trad. William Auld. 2-a eld., Kaliningrado: Sezonoj 2007
  5. J.R.R. Tolkien: La Kunularo de l' Ringo. Dua Libro, Ĉapitro 2: Konsiliĝo ĉe Elrondo. Trad. William Auld. 2-a eld., Kaliningrado: Sezonoj 2007
  6. J.R.R. Tolkien: La Kunularo de l' Ringo. Dua Libro, Ĉapitro 8: Adiaŭ al Lorieno. Trad. William Auld. 2-a eld., Kaliningrado: Sezonoj 2007
  7. J.R.R. Tolkien: La Du Turegoj. Tria Libro, Ĉapitro 4: Arbobarbo. Trad. William Auld. 2-a eld., Kaliningrado: Sezonoj 2007
  8. J.R.R. Tolkien: La Du Turegoj. Tria Libro, Ĉapitro 11: La palantiro. Trad. William Auld. 2-a eld., Kaliningrado: Sezonoj 2007
  9. J.R.R. Tolkien: La Reveno de la Reĝo. Sesa Libro, Ĉapitro 5: La Reganto kaj la Reĝo. Trad. William Auld. 2-a eld., Kaliningrado: Sezonoj 2007
  10. J.R.R. Tolkien: La Reveno de la Reĝo. Sesa Libro, Ĉapitro 8: La purigado de la Provinco. Trad. William Auld. 2-a eld., Kaliningrado: Sezonoj 2007
  11. An Introduction to Elvish, The Giving of Names