Bolbelasmus unicornis

Bolbelasmus unicornis estas insekto, koleoptero, kiu evoluas per trufoj. Ĝi estas brile helbruna; la maskloj portas sur la kapoparto kornetosimilan estaĵon, la inoj havas tri etajn tubersimilajn elkreskaĵojn sur la kapoparto.

Ĝia larvo evoluas en korpo de subteraj fungoj. La inoj flaras odoron de la fungo kaj fosas al ĝi kaj metas unu ovon sur ties eksteran parton. La eloviĝinta larvo nutras sin el la fungo, pupiĝas aŭtune, la plene evoluigita insekto aperas surtere printempe, komence de la somero. Plej ofte ĝi estas videbla de junio ĝis komence de septembro.

Ĝi estas protektata insekto en Hungario.