Borinage estas regiono en la belga provinco Henegovio. La provinca ĉefurbo Mons situas en la orienta parto de Borinage.

Borinage
Regiono
areo [+]

LandoBelgio
- koordinatoj50° 26′ 0″ N, 3° 50′ 0″ O (mapo)50.433333333.83333333Koordinatoj: 50° 26′ 0″ N, 3° 50′ 0″ O (mapo)


Borinage (Henegovio)
Borinage (Henegovio)
DEC

Borinage (Belgio)
Borinage (Belgio)
DEC

Map
Borinage
Vikimedia Komunejo:  Borinage [+]
vdr

La regiono estas konata por sia iama karbminada industrio. La vivkondiĉoj de la ministoj estis prezentitaj en la fama dokumenta filmo Misère au Borinage (Mizero en Borinage, 1933) farita fare de Henri Storck kaj Joris Ivens.

En siaj mez-dudekaj jaroj, la nederlanda farbisto Vincent Van Gogh pasigis plurajn jarojn vivante tie inter 1878 kaj 1880. Unue li predikis al kaj vivis kun la karboministoj. Tiam li havis kolapson kaj decidis iĝi artisto, vivante tie. Lia unua majstraĵo, La terpommanĝantoj (oleo sur kanvaso, 1885) estis inspirita de la malbonaj kondiĉoj de la ministoj kaj ties familioj en la regiono de Borinage, sed ĝi ne estis pentrita surloke.

Borinage ofte estas konsiderita la okcidenta parto de la industria valo, la antaŭa industria spino de Valonio, hejmo al ĉirkaŭ du trionoj de la popolo de Valonio. La ejo de Grand Hornu estas atestanto de la historio de la regiono. Ĉar la lastaj minoj fermis en la 1960-aj jaroj Borinage havis la plej altan senlaborecoproporcion de Belgujo.

Bibliografio redakti

  • Egon Erwin Kisch: Borinage, vierfach klassisches Land (Borinage, kvarope klasika lando), 1934, en: Der rasende Reporter (La kureganta raportisto), eld. Aufbau Verlag, Berlino 1953, p. 9-29