Borso Monda Komerca Centro (Roterdamo)

La Borso - Monda Komerca Centro de Roterdamo (Beurs-World Trade Center Rotterdam) situas ĉe ĉefstrato Coolsingel kaj Borsplaco (Beursplein) en la centro de Roterdamo (proksime de la komerca ĉefstrato "koopgoot"). 51° 55′ 15″ N 4° 28′ 52″ O / 51.92083 °N, 4.48111 °O / 51.92083; 4.48111 (mapo)

Borso Monda Komerca Centro
konstruaĵo
Bazaj datoj
Arkitekto Jan Frederik Staal • Margaret Staal-Kropholler vd
Lando Nederlando vd
Situo Roterdamo
Adreso Coolsingel 46A
Situanta sur Coolsingel
Situo
Geografia situo 51° 55′ 15″ N, 4° 28′ 52″ O (mapo)51.9208334.481111Koordinatoj: 51° 55′ 15″ N, 4° 28′ 52″ O (mapo)
Borso Monda Komerca Centro (Nederlando)
Borso Monda Komerca Centro (Nederlando)
DEC
Borso Monda Komerca Centro
Borso Monda Komerca Centro
Situo de Borso Monda Komerca Centro
Map
Borso Monda Komerca Centro
vdr
la Monda Komerca Centro vidita el Coolsingel
La Borso en 1840

Ĝi estas la negoca centro de Roterdamo kun ĉirkaŭ 200 oficejoj. La konstruaĵo altas 93 metrojn.

Historio redakti

La historio de la Borso kaj Monda Komerca Centro komenciĝas en 1598, jaro en kiu la unua roterdama borso estis fondita. La projekto de tiu Borso montriĝis ekstreme sukcesa. Manko da spaco gvidis al starigo de pli grandaj borskonstruaĵoj el kiuj konstruaĵo en la kvartalo Westnieuwland plej longe staris (1736-1940). Tiu konstruaĵo estis planita de Adriaen van der Werff

La bazo de la nuna konstruaĵo estis planita de arkitekto J.F. Staal kaj realigita inter 1936 kaj 1940. Dum bombado de Roterdamo la 14-an de majo 1940 la borskonstruaĵo estis plurfoje bombtrafita, sed la damaĝoj povis esti rapide riparitaj. jam en 1941 la borso ĉe Coolsingel remalfermiĝis.

Tiu multfunkcia konstruaĵo entenas ne nur multajn komercborsojn, sed ankaŭ butikojn, konferencejojn, trinkejon kaj oficejojn. En 1973 estis planita konstruado de kroma etaĝo. Artitekto de tiu pligrandigo estis Arthur Staal, la filo de J.F. Staal. En 1984 ekis konstruado de nova oficejturo meze de la jam staranta konstruaĵo. La verda elipsforma turo planita de arkitekto Rob van Erk, estis finkonstruita en 1987. La reĝino tiam baptis la tuton Borso-Monda Komerca Centro ( Beurs-World Trade Center kunmetaĵo de nederlanda Beurs kaj angla World Trade Center). Nuntempe la Centro plu gastigas unu borson: la asekurborson. Ĝi estas posedata kaj regata de Beurs Rotterdam N.V.

En aŭgusto 2008 la Universala Kongreso de Esperanto okazis en la Centro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti