Boso

(Alidirektita el Bosaĵo)

La bosobosaĵo (de la meza altgermana bozen= ‚bati‘) estas faktermino en konstrufako. Boso signifas la kruda aŭ prilaborita elstaraĵo sur la ekstera surfaco de naturŝtono ĉe muro. La prilaborado de tiaj ŝtonoj nomiĝas ‚bosi‘. Bosaĵo estas masonaĵo el ŝtonkvadroj kies frontflanko estas malfajne prilaborita (bosita). Ĉe mezepokaj burgoj la bosoj estis prilaboritaj samforme.

fasado kun bosaĵo ĉe Palazzo Medici-Riccardi en Florenco, ĉirkaŭ 1440

Laŭ Francisko Azorín boso estas Tipa reliefo lasita en la faco videbla de la ŝtonblokoj ĉe iaj konstruaĵoj.[1] Kaj li indikas etimologion el latina bosse, bossa (ĝibo).[2] kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj bosi, nome reliefigi, prilabori boson, diamantpinta boso, krudlasata boso...

Variantoj de la murbosado redakti

La boso origine estas por malebligi la forglitadon de la pezaj ŝtonoj de la levŝnuregoj. Jam dum la eŭropa antikvo kaj antaŭkolumba Ameriko oni uzis tiun teknikon por ornami la konstruaĵojn.

Oni distingas multajn specojn de bosaĵo:

Ĉiuj tipoj de bosaĵoj ankaŭ ekzistas kiel puco-masonaĵo.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 39.
  2. Azorín, samloke.