Lago Bracciano

(Alidirektita el Bracciano (lago))

La Lago Bracciano (Braĉano) aŭ Lago Sabatino (itale Lago di Bracciano, antikve Lacus Sabatinus) estas lago de vulkana fonto en la itala regiono Latio, je 32 km nordokcidente de Romo. Kun surfaco de ĉirkaŭ 57 km² ĝi estas la dua plej granda lago en la regiono (la unua estas Lago Bolsena). Ĝi havas cirklan perimetron de proksimume 32 km; la akvosurfaco estas je 164 m pli supre de la marnivelo kaj la maksimuma profundo atingas 160 m.

Lago Bracciano
En 2004
En 2004
kratera lago
Speco de la lago Kratera lago
Ĉefaj elfluoj Arrone
Setlejoj Bracciano, Anguillara Sabazia, Trevignano Romano
Areo de la baseno 150 km²dep1
Landoj de la baseno Italio
Datenoj
Koordinatoj 42° 7′ 16″ N, 12° 13′ 55″ O (mapo)42.12111111111112.231944444444164Koordinatoj: 42° 7′ 16″ N, 12° 13′ 55″ O (mapo)
Lago Bracciano (Latio)
Lago Bracciano (Latio)
DEC
Lago Bracciano
Lago Bracciano
Map
Lago Bracciano
Supermara alteco 164 m
Surfaca areo 57,5 km²f5
Maksimuma longo 9,3 kmf6
Maksimuma larĝo 8,7 kmf7
Maksimuma profundo 160 mf10
Borda longo1 31,5 km
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

La lago originas el vulkana aktiveco de 600 000 al 40 000 jaroj antaŭ nuntempo, kiu kreis multajn malgrandaj vulkanojn ĉirkaŭe. La ĉefa magma ĉambro estis sub la hodiaŭa lago de Bracciano. Ĝia disfalo kreis la kalderon kie nun estas la lago. Iuj malgrandaj krateroj estas ankoraŭ rekoneblaj ĉirkaŭ la lago kaj en la senpera apudaĵo.

Tri urbetoj situas ĉe la rando de la lago: Bracciano, Anguillara Sabazia kaj Trevignano Romano.