Dakimakuro (jp. 抱き枕 dakimakura) aŭ brakumkuseno estas granda kuseno por brakumoj kaj/aŭ dekoraciado. Ili ofte estas uzataj kiel komfortigaj objektoj de junuloj kaj infanoj en Japanio kaj aliaj landoj.

En la fino de la 1990-aj jaroj, brakumkusenoj iĝis parto de la internacia otaka kulturo. Ekde tiam, oni ofte surmetas bildojn de elpensaj geroluloj (ĉefe de amimeo kaj mangao) sur ili.

Dimensioj redakti

Malkiel kapkusenoj, brakumkusenoj estas tre longaj por konveni al dimensioj de la tuta homa korpo. La normigaj dimensioj komence estis 160 × 50 cm, sed ekster Japanio ili ofte estas 150 × 50 cm. La lastaj dimensioj disvastiĝis pro limigoj de poŝtaj servoj, tra kiuj oni ofte ricevas brakumkusenojn. Iuj produktistoj proponas ankaŭ aliajn dimensiojn, sed la normigaj kutime estas taŭgaj por plejaj aĉetantoj.