Brazila Katoliko
Brazila Katoliko estas historia Esperanto-bulteno de Brazila Esperantista Katolika Organizo, la . Ĝi eldoniĝis ekde julio 1980 en trimonataj intervaloj, do aperis kvarfoje jare. Dokumentiĝis 56 eldonoj, ĝis la eldono julio-septembro de la 14-a jarkolekto 1994. Tio ne signifas ke tiam ĝi ĉesis eldoniĝi - nur ekde tiam nun ne estas dokumentitaj pruvoj pri eldonoj. La bultenon kreis kaj dum la unuaj jaroj eldonis la litovdevena katolika salesiana pastro Petras M. Urbaitis (1911-1994). Poste daŭrigis la redaktadon kaj eldonadon la redaktoro Euclides Carneiro da Silva (1919-1998). Plia redaktoro ne estas konata - el tio sekvas, ke eldonado de la publikaĵo finiĝis plej laste komence de 1998.
Brazila Katoliko | |
revuo | |
---|---|
Periodeco | trimonata |
| |
Lando | Brazilo |
Urbo | San-Paŭlo, poste Mogi das Cruzes, San-Paŭlio, Brazilo |
Posedanto | Brazila Esperantista Katolika Organizo |
Redaktisto | Petras M. Urbaitis, poste Euclides Carneiro da Silva |
Establodato | julio 1980 |
Ĉesigita publikado | inter julio 1994 kaj komenco de 1998 |
| |
Adreso | vidu tekste, ĉiukaze la adreso estas nur historia |
Eldonanto (ĉiukaze la adreso estas nur historia): Brazila Katoliko, Caixa Postal 4421, 01000 São Paulo, SP, Brazilo.