La Brazila Nova Kino (portugale Cinema Novo) estas ĝenro kaj movado de filmoj konataj pro ĝia emfazo sur socia egaleco kaj intelektismo, kiu kreskis en Brazilo dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. La Cinema Novo formiĝis kiel respondo al klaso kaj rasa tumulto kaj en Brazilo kaj en Usono. Influita de la itala novrealismo kaj la franca nova ondo, filmoj produktitaj sub la ideologio de Cinema Novo kontraŭis tradician brazilan kinon, kiu konsistis ĉefe el muzikaloj, komedioj kaj holivudstilaj epopeoj. Glauber Rocha estas vaste rigardita kiel la plej influa produktoro de Cinema Novo. Hodiaŭ la movado ofte dividiĝas en tri sinsekvajn fazojn, kiuj diferencas laŭ tono, stilo kaj enhavo.

Vidu ankaŭ redakti