Brunkola bucero

Birdospecio

En Ĉinio la brunkola bucero (Aceros nipalensis) el la ordo de koracioformaj birdoj kaj familio de buceredoj vidiĝas nur en la suda parto de la provinco Junnan. Ĝi troviĝas ankaŭ de Hindio ĝis Tajlando.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunkola bucero
Aceros nipalensis, masklo neplenkreska.
Aceros nipalensis, masklo neplenkreska.
Aceros nipalensis, ino plenkreska.
Aceros nipalensis, ino plenkreska.
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Coraciiformes
Familio: Buceredoj
Genro: Aceros
Specio: A. nipalensis
Aceros nipalensis
(Hodgson, 1829)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La bucero estas granda birdo kun longeco de 1,1 ĝis 1,2 metroj. Sur ĝia granda kaj flava beko ne troviĝas kornosimila elkreskaĵo, sed nur vidiĝas kvin preskaŭ vertikalaj nigraj strioj ĉe ambaŭ flankoj de la supra bekbazo. La brunkolaj gebuceroj surhavas plumojn malsamajn en koloro. La vizaĝo de la virbirdo estas brile blua, kaj la nuda parto de ĝia gorĝo estas helruĝa. Ĝi estas kovrita ĉefe de nigraj plumoj verde brilantaj, kun brunaj plumoj ĉe la kapo kaj kolo kaj blankaj plumoj ĉe la vosto, kies bazo tamen estas nigra. La flugiloj kaj vosto de la birdino estas samkoloraj kiel tiuj de la virbirdo, kaj ĝiaj ceteraj plumoj, escepte de tiuj ĉe la kapo kaj kresto, estas verde brilantaj nigraj. Ĝia vizaĝo estas pure helblua.

La brunkolaj buceroj vivas en montaj ĉiamverdaj arbaroj kaj aktivadas ordinare sur arboj, en paro aŭ en grupo el 3-5. Ili forŝiras fruktojn kaj berojn per sia granda beko. Ili manĝas ankaŭ falintajn fruktojn, birdojn, malgrandajn musojn kaj insektojn. Akirinte manĝaĵon, ili unue ĵetas ĝin supren kaj poste englutas ĝin tutan. Se la ĉasaĵo estas viva, ili do mortigas ĝin unue per la granda beko kaj poste ĝin englutas. Kiam ili rigardas malsupren al io, ili ĉiam klinas la kapon, ŝajnigante sin stultaj, sed fakte ili estas tre saĝaj. Dum flugado ili rapide movadas siajn flugilojn kaj eligas grandan bruon; ofte okazas, ke antaŭ ol vidiĝas birdo, jam aŭdiĝas la bruo. Sidante, ili ĉiam atenteme rigardadas ĉirkaŭen; se ili trovas ion suspektindan, ili tuj flugas for unu post alia kaj samtempe eligas kriadon por voki siajn kunulojn. En la tempo de generado ili vivas pare, konstruas neston en truo de alta velkinta arbo kaj havas la kutimon topi la nest-aperturon per tero, arboŝelo, lignosegajoj kaj restaĵo de manĝaĵoj. La bucerino kovas ovojn kaj zorgas pri siaj idoj kaj, la virbirdo provizas ilin per manĝaĵoj kaj gardostaras sur najbara arbo. La brunkola bucero estas ia plej bela el la buceroj, kiuj troviĝas en Ĉinio. Ilia nombro estas tre malgranda, kaj ili vere estas raraj birdoj por apreco.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.